Diftongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Diftongo estas kunmeto de vokalo kun duonvokalo (en Esperanto aj, ej, oj, uj, aŭ, eŭ) formanta la vokalan kernon de unu silabo.

Kelkfoje analizantoj trovas eĉ triftongon.

Variantoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas distingi la jenajn variantojn:

  • falantaj diftongoj, en kiuj la plej forta parto estas la unua parto (ekz. germana „au“, „ei“ ktp.) kaj ĉe kiu la langa moviĝo okazas de „malsupre“ „supren“.
  • malfalantaj diftongoj, kun la forteco sur la dua parto (ekz. franca /wa/ en vortoj kiel loi ("leĝo")). Ĉi tie okazas la langa moviĝo de „supre“ „malsupren“.
  • centraj diftongoj, ĉe kiuj la langa moviĝo en direkto de mezlanga vokalo okazas (ekz. angla [ɪə̯] kiel en pieralemana /iə̯/ kiel en Lied).
  • ŝvebantaj diftongoj, ĉe kiuj la langa moviĝo okazas horizontale (ekz. germana [uɪ̯] kiel en „hui“, „pfui“)
  • kelkfoje distingiĝas longaj diftongoj de mallongaj (ekz. berna germana [aːu̯] / [au̯] kiel en Schtaau „Stahl“/„ŝtalo“ / Schtau „Stall“/„stalo“).

En analizoj de interalie la Hispana lingvo oni kutime kalkulas ankaŭ la kunmeton duonvokalo+vokalo kiel diftongon. Ĉe senfrota prononco, tiu analizo povas esti defendata kiel taŭga ankaŭ por Esperanto. Tiuokaze, la nombro de diftongoj en Esperanto duobliĝas:

  • falantaj diftongoj: gajaj, plej, ĝojoj, ujoj, , ro, [ppo]
  • malfalantaj diftongoj: ja, je, ju, joviala, (ŭa, ŭeno, [ŭoko]).

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Angla[redakti | redakti fonton]

Simpligita skemo de la anglaj diftongoj

Ĉiuj anglaj diftongoj estas falantaj.

Standardaj anglaj diftongoj
RP (Brita) Aŭstralia Usona
GA Kanada
low [əʊ̯] [əʉ̯] [oʊ̯]
loud [aʊ̯] [æɔ̯] [aʊ̯] [aʊ̯]
lout [əʊ̯][1]
lied [aɪ̯] [ɑe̯] [aɪ̯] [aɪ̯]
light [əɪ̯][1]
lane [eɪ̯] [æɪ] [eɪ̯]
loin [ɔɪ̯] [oɪ] [ɔɪ̯]
leer [ɪə̯] [ɪə̯] [ɪɚ̯][2]
lair [ɛə̯][3] [eː][3] [ɛɚ][2]
lure [ʊə̯][3] [ʊə̯] [ʊɚ̯][2]

Ĉeĥa[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri diftongoj en la Ĉeĥa:

  • /aʊ̯/ kiel en auto (preskaŭ eksklude en vortoj de fremda origino)
  • /eʊ̯/ kiel en euro (nur en vortoj de fremda origino)
  • /oʊ̯/ kiel en koule

Vokalaj grupoj ia, ie, ii, io, kaj iu en fremdaj vortoj ne estas rigardataj kiel diftongoj, ili estas prononctaj kun /j/ inter la vokaloj [ɪja, ɪjɛ, ɪjɪ, ɪjo, ɪju].

Germana[redakti | redakti fonton]

La germana sonsistemo havas la sekvajn kvar diftongojn kun malsama skribmaniero:

  • au /aʊ̯/ „Haus“
  • ei, ai /aɪ̯/ „Leim“, „Mais“
  • eu, äu /ɔʏ̯/ „Heu“, „Läufer“
  • ui /ʊɪ̯/ „Pfui!“

La diftongoj uɪ̯ kaj ɛɪ̯ ekzistas je leksikala periferio („pfui!, Uigure“, „ey!, Spray, Schwejk“). Sed ankaŭ eblas œɪ̯, se ekzemple „Feuilleton“ estas prononcata kun mallonga „ö“.

Kvankam temas pri fonetikaj realigoj de fonemaj kombinoj, la jenaj sonoj el artikulacia rigardo ankaŭ povas esti rigardataj kiel diftongoj:

Diftongo Ekzemplo Traduko
[iˑɐ̯] „wir“, „Bier“ ni, biero
[yˑɐ̯] „für“, „rührt“ por; turnomovas, kirlas
[uˑɐ̯] „nur“, „Uhr“ nur, horloĝo
[eˑɐ̯] „Meer“ maro
[ɛˑɐ̯] „Bär“ urso
[øˑɐ̯] „Öhr“, „Frisör“ trueto, frizsito
[oˑɐ̯] „Ohr“ orelo

La origina diftongo „ie“ jam estis monoftongigita en la mezaj germanaj dialektoj ekde la 11a resp. 12a jarcento (dum ke ĝi en la Bavara kaj en la Alemana dialektoj ĝis hodiaŭ ekzistas). En la hodiaŭa germana prezentas „ie“ ankoraŭ nur „longigitan i“ (kiel ekz. en „Liebe“, „Biene“).

Fonologie rigardate diftongoj posedas (se oni ilin ĉiufoje kiel unu fonemon prijuĝas) saman vokalkvanton kiel longaj vokaloj. Laŭ nova kiel ankaŭ laŭ malnova germanaj ortografioj sekvas tial post diftongo – kiel ĉe longoj vokaloj – anstataŭ „ss“ ĉiam „ß“.[4]

En germanaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

En germanaj dialektoj (ofte en la sudo, ekz. bavara) ekzistas kelkaj diftongoj pli, kiuj parte kun nazaloj estas formataj kaj en la skriba lingvo ne ekzistas.

Jen kelkaj ekzemploj el la suprabavara:
Diftongo Ekzemplo Traduko
~au Stauz'n „kulo“
ea Keaz'n „kandelo“
~ea ~eana „al vi“
~ei schn~ei „rapida, rapide“
ia via Kia „kvar bovinoj“
oa zwoa Stoa „du sturnoj“
~oa ~oa St~oa „unu ŝtono“
~oi ~oi „alten, supren, almonten“
ou grouß „granda, grande“
ua Bua „knabo, bubo“
ui vui z'vui G'fui „tro da sentimento“
Kelkaj diftongoj en Berna, Svisgermana dialekto:
[iə̯] Bier 'biero'
[yə̯] Füess 'piedo'
[uə̯] Schue 'ŝuoj'
[ou̯] Stou '(trafika) ŝtopiĝo'
[au̯] Stau 'stalo'
[aːu̯] Staau 'ŝtalo'
[æu̯] Wäut 'mondo'
[æːu̯] wääut 'elektoj'
[ʊu̯] tschúud 'kulpa'
Jen ekzemploj el ripuara:
Diftongo Ekzemplo Tradukoj (germane, esperante)
ew Kews Kiste, "kesto"
Mews Mist, "sterko"
News Nest, "nesto"
oa Koat Schnur, "ŝnuro"
Hoa Haar, "har(ar)o"
Poats Tür, "pordo"
Joa Jahr, "jaro"
oi Hoi Heu, "fojno"
Schnoits Schnurrbart, "lipharoj"
Schroijel Verschrumpeltes, "ŝrumpiĝinto"
ou Sou Sau, "porkino"
Bou Bau, "konstruo, konstruaĵo"
Rou Ruhe, "silento"
broue brauen, "fari bieron"
öi Möisch Spatz, "pasero"
Köisch Küche, "kuirejo"
döije drücken, "presi"
nöi neu, "nova, nove"
ue Wuesch Wurst, "kolbaso"
Knueschel Stachelbeere, "groso"
Ue Uhr, "horloĝo"; Ohr, "orelo"
üe üe Ihr, "vi"; Euer, "via"
hüere hören, "aŭdi"
vüe für, "por"; vor, "antaŭ"
Vüe Feuer, "fajro"


Hispana[redakti | redakti fonton]

Hispana havas ses falantajn diftongoj kaj ok malfalantajn diftongojn. Aldone, dum rapida parolo sekvencoj de vokaloj en hiato fariĝas diftongoj dum ke unu fariĝas ne-silaba (krom ke ili estas la sama vokalo, en kiu kazo ili kunfandiĝas) kiel en poeta [ˈpo̯eta] ('poeto') kaj maestro [ˈmae̯stɾo] ('instruisto'). La fonemaj diftongoj estas:[5]

falantaj
malfalantaj
  • /je/ kiel en tierra ('tero')
  • /ja/ kiel en hacia ('al')
  • /jo/ kiel en radio ('radio')
  • /ju/ kiel en viuda ('vidvino')
  • /wi/ kiel en fuimos ('ni venis')
  • /we/ kiel en fuego ('fajro')
  • /wa/ kiel en cuadro ('bildo')
  • /wo/ kiel en cuota ('kvoto')

Islanda[redakti | redakti fonton]

Diftongoj en la Islanda:

  • /aw/kiel en , «jes»
  • /jɛ/kiel en vél, «maŝino»
  • /ow/kiel en nóg, «sufiĉe»
  • /øɥ/kiel en auga, «okulo»
  • /aj/kiel en , «hej»
  • /ej/kiel en þeir, «ili»

Jida[redakti | redakti fonton]

Jida havas tri diftongojn:[6]

Diftongoj povas atingi pli altan celan pozicion (direkta al /i/) en situacioj de koartikulicadiaj fenomenoj aŭ se vortoj kun tiaj vokaloj estas emfazataj.

Nederlanda[redakti | redakti fonton]

Diftongoj de Nederlanda
Nederlande[7] Belgie[8]
zeis [ɛɪ̯]
ui [œʏ̯]
zout [ʌʊ̯] [ɔʊ̯]
beet[9] [eɪ̯] [eː]
neus[9] [øʏ̯] [øː]
boot[9] [oʊ̯] [oː]

La dialekto de Hamont (en Limburg) havas kvin centrajn diftongojn kaj kontrastas longajn kaj mallongajn formojn de [ɛɪ̯], [œʏ̯], [ɔʊ̯], kaj [ɑʊ̯].[10] .

Norvega[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kvin diftongoj en la Norvega:

Plia diftongo, [ʉ̫ʏ̯], nur aperas en la vorto hui en la esprimo i hui og hast "en granda hasto".

Portugala[redakti | redakti fonton]

En la portugala lingvo estas la nazaj diftongoj ão kaj õe, kiuj estas preskaŭ ne prononceblaj al multaj alilingvanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kanada angla montras alofonion de [aʊ̯] kaj [aɪ̯] nomata Kanada leviĝo.
  2. 2,0 2,1 2,2 En Rotaciaj dialektoj vortoj kiel pair, poor, kaj peer povas esti analizataj kiel diftongoj, kvankam aliaj priskriboj analizas ilin kiel vokaloj kun [ɹ] en la kodo.
  3. 3,0 3,1 3,2 En "Received Pronunciation" la vokaloj en lair kaj lure povas esti monoftongigitaj al [ɛː] resp. [oː]. Vidu Roach (2004:240). Parolantoj de la Aŭstralia angla pli volonte monoftongigas la antaŭe menciitajn vokalojn sed tio estas listigata ĉi tie ankaŭ.
  4. Die Neuregelung der Rechtschreibung: Zur s-Schreibung
  5. Martínez-Celdrán, Fernández-Planas & Carrera-Sabaté (2003:256)
  6. Kleine (2003:263)
  7. Gussenhoven (1992:46)
  8. Verhoeven (2005:245)
  9. 9,0 9,1 9,2 [eɪ̯], [øʏ̯], kaj [oʊ̯] estas normale prononcataj kiel fermantaj diftongoj escepte antaŭ [ɾ] en la sama vorto, kiam ili estas centraj diftongoj: [eə̯], [øə̯], kaj [oə̯]. En kelkaj dialektoj ili estas monoftongigitaj. Vidu Verhoeven & Van Bael (2002) por pli da informoj.
  10. Verhoeven (2007:221)