Ukijo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
bildo Granda ondo ĉe marbordo de Kanagaŭa de Hokusai, estas parto de la fama serio 36 vidoj al la Fuĵi-Monto (1823-29)

Ukijo[1] (japane 浮世絵 (うきよえ), ukiyoe), estas termino markanta bildojn (desegnaĵojn) kun ĝenra temo farataj per tekniko de japana tabulopreso (iam ankaŭ nomata lignopreso) en la 17-a ĝis la 20-a jarcento. La uzita tekniko de preso ebligis amasan produkton. Temis pri koloraj presiloj sur lignaj tabuloj helpe de ŝablonoj. La temo estis ĉefe provinca vivo kaj amuziga fako (luktantoj de sumoo, korteganoj, artistoj ks.). Reproduktaĵoj estis alireblaj al pli malriĉaj, kiuj ne povis permesi al si originalajn laborojn de majstroj.

Ukijo diras, vivu de tago al tago kaj vivĝoju la vivon liberigita de ĉiuj malproksimaj doktrinoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Afiŝo de la filmo Ugetsu Monogatari (Fabeloj de la nebula luno post la pluvo) de Kenji Mizoguchi.

La nomo ukijo (japane 浮世絵 (うきよえ), ukiyoe) laŭvorte signifas bildon (japane  ()) de flosanta mondo (japane  () aŭ efemera mondo (japane  ()), kiuj referas al la plezurlokoj ĉirkaŭ Tokio kaj Kioto.[2]

Kaigetsudō Dohan, Courtisane debout (peinture sur soie)
Kaigetsudō Dohan, geĵŝo (pentraĵo sur silko).

La signifo de la termino Ukijo ŝanĝiĝis kun la tempo. Ĝi origine havis budaisman signifon kaj esprimis la paseman kaj efemeran naturon de la realo. Dum ĉi tiu signifo neniam tute malaperis, la termino iom post iom estis uzata metafore por paroli pri vivmaniero de senripoza serĉado de efemeraj vivoĝojoj. Ukijo eĉ ricevis la signifon de "danĝera vivo", "kuraĝa vivo", "carpe diem".

La termino ukijo unue aperas en sia nuna signifo en eltiraĵo de la antaŭparolo al Ukiyo monogatari (Fabeloj de flotanta mondo), verko de Asai Ryōi aperinta en 1665:

Nur sperti la nunon momenton,

tute fordoni sin al kontemplado

de la luno, de la neĝo, de la sakuro-floraĵo

kaj de la acerofolio ... ne lasi sin senkuraĝigi

pro malriĉeco kaj ne lasi ĝin tralumeti

sur vian vizaĝon

sed fordrivi kiel kalabaso

sur la rivero, tio estas ukijo.

Gejŝoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj pentristoj vendis ankaŭ kontraŭ malgranda prezo la portreton de la plej famaj tiutempaj gejŝoj. Ili ofte pentris gejŝojn el Joŝivaro, rezervita kvartalo (kuruwa) en Edo (la nuna Tokio), konata kiel plezurkvartalo, kreita dum la epoko de Edo ekde 1617. Tiutempe la famo kaj la rolo de la plej grandaj amvendistinoj estis ofte bazitaj sur io tute alia ol la simple seksa aspekto. Ĝi poste iĝis kulture monduma loko, fama pro ĝiaj artistoj, amvendistinoj kaj amoristinoj. Tie la vizitantoj de tiu kvartalo kruciĝas unu la alian en "verdaj domoj" (seirō aŭ altrangaj sinjorinoj)[3] , sed ankaŭ en teo-dometoj, restoracioj, luksaj butikoj aŭ banejoj[4].

Ukijistoj[redakti | redakti fonton]

Jen iuj famaj artistoj kiuj faris ukijojn:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ukij/o
  2. (nl) Ilija Trojanow, De vergeten voordelen van migratie (la forgesitaj avantaĝoj de migrado), p. 97, en : Het is altijd nu - essays over literatuur, eld. De Geus, 2019.
  3. Jippensha Ikku, Kitagawa Utamaro 2008, p. 41, " Enkonduko" en: Jippensha Ikku, Kitagawa Utamaro (franca traduko: Christophe Marquet), "L'Almanach des maisons vertes", INHA, Éditions Philippe Picquier, 2008, 104 p.,
  4. Avizo pri "rezervitaj kvartaloj" en la ekspozicio "Japanaj presaĵoj. Bildoj de efemera mondo ", ĉe la nacia biblioteko de Francio de la 18-a de novembro 2008 ĝis la 15-a de februaro 2009.