Jino kaj Jango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tajĝi-figuro

Jino kaj jango (ankaŭ Jino-Jango) estas malnovega ĉina koncepto el la Daoismo por du samtempe komplementaj kaj kontraŭaj povoj kiuj konstante ŝanĝiĝas. 'Jino' (ĉina por "luno" aŭ la principo de mallumo) reprezentus la inan, la teron, la negativan, pasivan kaj kontraktas. 'Jango' (ĉina por "suno" - aŭ la principo hela) reprezentus la viran, la ĉielon, la energion, la pozitivon, la dinamikan, la varmecon, kiu produktas, movigas kaj ekspansias. Kune jino kaj jango formas la vivenergion Chi, kiu trakuras la korpon pere de meridianoj (energilinioj). Kiam jino kaj jango estas en harmonio oni estas sana.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ekzakta origino de Jino kaj Jango estas malklara, ĉar estas koncepto kiu ekzistas jam plurajn milojn da jaroj. La principon oni nomas unuafoje en la libro I Ching, kiu datiĝas de proksimume 700 ĝis 1000 jaroj antaŭ Kristo. Oni supozas ke, por provi kompreni la vivon, finfine oni prenis la movojn de la naturo kiel elirpunkto.

Tajĝifiguro[redakti | redakti fonton]

La tajĝio (ĉine 太極圖 (tradicie), 太极图 (simpligite), taìjítú (pinjine)) reprezentas jinon kaj jangon.

Unikodo[redakti | redakti fonton]

En Unikodo oni skribas la tajĝifiguron tiel ĉi: U+262F (☯).