Ŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŭ ŭ

Ŭ, minuskle ŭ, estas la 26-a litero de la Esperanto-alfabeto, laŭ IFA, havanta la prononcon duonvokala [u̯] (voĉa malantaŭa velara glitanto) kaj la nomon "ŭo" aŭ "u-hoko". Ĝi sone simile rilatas al U kiel duonvokala J al I.

Ĝia ĉefa funkcio en Esperanto estas estigi diftongojn kaj . En la h‑sistemo, kaj en plej multaj krucvortoj, ĝi eĉ ne troviĝas, skribata samlitere kiel vokala U. Tamen tia ĉi metodo povas kelkfoje kaŭzi konfuzon: aldone al hiataj vortoj kiel balau, kreu, naura.

Alia ofta uzo estas por redoni la konsonanton [w] de IFA en esperantaj prononchelpiloj, ekzemple: Wales [ŭejlz]. Laŭ la Fundamento de Esperanto, "Ŭ" povas aperi nur post vokaloj.

Escepto al la Fundamenta regulo, ke "Ŭ" ne aperu post vokalo, estas la propra nomo de la litero ("ŭo") kaj ekkriaj vortoj kiel "ŭa". La malmultaj vortoj kun ne‑postvokala "Ŭ" plejparte montriĝis nestabilaj (ekzemple nun estas preferata vato al ŭato, kaj por eviti ŭoko aperis la alternativoj kurba pato kaj uoko).

Ŭ neniel estas alofono de U (nek de V).

Ŭ estas invento de Zamenhof, modifo de U pere de Cirila signeto, la hoketo (aŭ "luneto" aŭ "duonarko").

En Unikodo, Ŭ kaj ŭ havas la kodojn 364 kaj 365 respektive.

  • En krucvortenigmoj Ŭ kaj U havas la samajn funkciojn.
  • Komenca Ŭ havas en Esperanto onomatopean efikon; redonanta infanan kriadon, ranoblekon ks.: ŭa‑ŭa, ŭaks.
Vortoj kun silabkomenca Ŭ:
ŭ, ŭa, ŭa‑ŭa, ŭaks, kŭaks, ŭaŭ, ŭato, ŭono/ŭeno, ŭoko, ŭonbulismo
Vortoj kun Ŭ post aliaj vokaloj ol A, E:
Hoŭlando, poŭlo ("pullo"), poŭpo ("pobo"), toŭfuo ("tofuo" aŭ "tohuo")

La belorusa lingvo[redakti | redakti fonton]

En la latina alfabeto de la belorusa lingvo, ŭ korespondas al cirila Ў.

Unuafoje en la belorusa lingvo la litero ŭ aperis fine de la 19‑a jarcento. Ĝi estis uzita en libro "Dudka Białaruskaja" (Belorusa ŝalmo) de Francisko Bahuŝeviĉ, publikigita en 1891. Antaŭ tio, la literon uzis Jano Ĉaĉot en broŝuro "Da milych mužyczkoú" (Al karaj kamparanoj), kaj Vincento Dunin-Marcinkjeviĉ. Tamen tiam ĝi aspektis kiel u kun dekstra korno: ú.

Poste, fine de la 19‑a jarcento ĝis komence de la 20‑a el latina alfabeto la litero venis ankaŭ al la cirila alfabeto de la belorusa lingvo. Kiel de "u" oni formas "ŭ" – per aldono de la hoketo, same el "у" formiĝis "ў".

En septembro de 2003 en unu el plej antikvaj belorusaj urboj Polack estis instalita monumento honore al tiu ĉi unika litero.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La litero ŭ estas ankaŭ uzata en latinigo de sekvantaj lingvoj[1]:

Surogataj skribosistemoj[redakti | redakti fonton]

Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la lunetan supersignon en situacioj kiam uzo de la normala litero ŭ teknike problemas. Tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h‑sistemo, en kiu la litero "ŭ" simple anstataŭiĝis per sensupersigna litero "u", kvankam en la 20‑a jarcento pli kaj pli uziĝis la x‑sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "ŭ" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj u˘ kaj u', aŭ anstataŭigo per alia, teknike en la konkreta situacio ebla, supersigno, do ú, ù, û, ũ, ů, ǔ aŭ ū — la lastaj kvar alternativoj tamen kutime ne pli facile tajpeblas ol la origina litero ŭ kaj tial malofte funkcius kiel elturniĝo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]