Morsa kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Morsa transsendo per lumsignaloj sur ŝipo
morsa klavo

Morsa kodo estas sistemo por sendi literojn, ciferojn, kaj simile per "longoj", "kurtoj" ("mallongoj") kaj "paŭzoj". La sistemo de malnova/usona morso estis inventita de S-ro Alfred Vail kaj S-ro Samuel Morse en 1835. La unua mesaĝo estis sendita je la 24-a de majo 1844 inter Baltimore kaj Vaŝingtono. La morsa kodo nun internacie uzata estas versio plibonigita de Friedrich Clemens Gerke.

Dum normo ITU-T F.1 difinas la kernon de internacia morso, alilingvuloj mem kreis multajn morsunuojn por aliaj literoj el Unikodo. Post pluraj jardekoj da senŝanĝo, nova simbolo @ = AC = .--.-. aperis en 2004 en oficiala internacia kodo.

Por ŝpari tempon telegrafistoj kaj radioamatoroj uzas mallongajn literokodojn anstataŭ kompletaj vortoj aŭ frazoj, ekzemple QRV = mi estas preta por ricevado, vidu Q-kodo.

Post katastrofo de ŝipego Titanic SOS estis fiksita kiel internacia simbolo de urĝa helpo. Nuntempe ekzistas populara voksono por poŝtelefono, kiu morse signas "SMS" kaj estas uzata por signali ricevon de mallonga teksta mesaĝo.

Ĉapelitaj literoj[redakti | redakti fonton]

Por la ĉapelitaj Esperanto-literoj specialaj signoj estis proponitaj, vidu en la sekvanta listo, sed Esperanto-Radioamatoroj ofte ne uzas ilin, sed transskribas laŭ la Zamenhofa metodo sh por ŝ, ch por ĉ, ktp.

A  •- 
B  -•••
C  -•-•
Ĉ  -•-•• 
D  -•• 
E  • 
F  ••-•
G  --•
Ĝ  --•-•
H  •••• 
Ĥ  -•--•
I  ••
J  •--- 
Ĵ  •---• 
K  -•- 
L  •-••
M  -- 
N  -• 
O  --- 
P  •--• 
R  •-• 
S  •••
Ŝ  •••-• 
T  - 
U  ••- 
Ŭ  ••-- 
V  •••- 
Z  --••
0  -----
1  •----
2  ••---
3  •••--
4  ••••-
5  •••••
6  -••••
7  --•••
8  ---••
9  ----•
Q  --•-
W  •--
X  -••-
Y  -•--
.  •-•-•-
,  --••--
:  ---•••
;  -•-•-•
?  ••--••
'  •----•
-  -••••-
/  -••-•
(  -•--•
)  -•--•-
"  •-••-•

=  -•••-
+  •-•-•
@  •--•-•

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Monda kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La germana nacia amatora klubo DARC en 2011 iniciatis aktivecon listigi la morsadon kiel monda kultura heredaĵo. IARU akceptis tion en sia kunsido en 2011 unuanime kaj proponis tion al UNESCO en 2014.

En tiu kunteksto ĵurnaloj skribis, ke la morsado estas preskaŭ mortanta kaj tial devas estis protektata. Tio nur parte estas vera. En multaj areoj, ekzemple komunikado inter ŝipoj, morsado estas anstataŭigita per aliaj pli komfortaj metodoj. En amatora radio la aŭtoritatoj ne plu postulas kapablon morsi kiel parto de la radioamatora licenco. Sed inter radioamatoroj la morsado estas ankoraŭ tre populara. Tri kaŭzoj estas

  • morsado bezonas malpli komplikajn aparatojn. Dum katastrofoj radioamatoroj povas tial starigi stacion por morsado pli facile
  • morsado atingas pli bonajn konektojn ankaŭ ĉe malbonaj kondiĉoj
  • morsado havas atraktivecon kiel sporto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sed legu supre: En tiu ligilo tiu kodo estas nomita "oficiala". Tiu statuso estas dubinda. ILERA favoras la Zamenhofan metodon.