Friedrich Clemens Gerke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Clemens Gerke
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1801 (1801-01-01)
en Osnabrück
Morto 1-an de januaro 1888 (1888-01-01) (87-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Clemens GERKE (naskiĝis la 22-an de januaro 1801 en Osnabrück, mortis 21-an de majo 1888 en Hamburg) estis aŭtoro, verkisto kaj pioniro de telegrafio.

Friedrich Clemens Gerke, 1840
Lithographie A. Lill

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li aliĝis al la brita armeo en Kanado. Post reveno al Hamburg li uzis siajn konojn de la angla por traduki librojn pri tekniko de telegrafado.

Li laboris por kompanio J.L. Schmidt, kiu operadis la optikan telegrafad-linion inter Hamburg kaj Cuxhaven kaj solvis la problemojn de tiu konekto. Tiu konekto gravis je la kontrolo de la ŝipoj sur la rivero Elbe kaj je la organizado de la helpo dum la fajrego en Hamburgo en la jaro 1842.

Ekkomprenante la avantaĝojn de elektra komunikado, li ŝanĝis al la kompanio Elektro-Magnetische Telegraphen-Compagnie, kiu je la 15-a de julio 1848 ekfunkciigis dratan konekton inter Hamburg kaj Cuxhaven. Gerke fariĝis en 1847 inspektoro de tiu entrepreno, kiu tiam uzis la Morsan kodon kiel unua en Eŭropo.

Gerke pluevoluis la usonan American Morse Code al tiu, kiu nun estas ĝenerale uzata mondskale. Gerke notis la malavantaĝojn de la American Morse Code. Li ŝanĝis ĉirkaŭ la duonon de la signoj al la Internacia Telegrafia alfabeto. Grava malavantaĝo de la antaŭa versio estis malsamaj longecoj de la longaj signoj. En la sistemo de Gerke nur estas mallongaj kaj longaj signoj, nomitaj punktoj kaj strekoj. Streko havas la trioblan longecon de punkto. La kodigon de la ciferoj li ordigis strikte sisteme.

Morse Code in Gerke coding
Morse Code in Gerke coding

En 1865 la unua internacia kontrakto pri telegafado fiksis lian kodon kiel ĝenerale valida telegrafi-standardo. Escepte malgrandaj ŝanĝoj ĝi estas ĝis hodiaŭ la internacia kodo por morsado.

Ekde 1868 Gerke estris la nove fonditan telegraf-oficejon en Hamburg.