Ĵ
| Ĉapelo ˆ | |
|---|---|
| Â | â |
| Ấ | ấ |
| Ầ | ầ |
| Ẫ | ẫ |
| Ẩ | ẩ |
| Ậ | ậ |
| Ĉ | ĉ |
| Ḓ | ḓ |
| Ê | ê |
| Ế | ế |
| Ề | ề |
| Ễ | ễ |
| Ể | ể |
| Ệ | ệ |
| Ḙ | ḙ |
| Ĝ | ĝ |
| Ĥ | ĥ |
| Î | î |
| Ĵ | ĵ |
| Ḽ | ḽ |
| Ṋ | ṋ |
| Ô | ô |
| Ố | ố |
| Ồ | ồ |
| Ỗ | ỗ |
| Ổ | ổ |
| Ộ | ộ |
| Ŝ | ŝ |
| Ṱ | ṱ |
| Û | û |
| Ṷ | ṷ |
| Ŵ | ŵ |
| X̂ | x̂ |
| Ŷ | ŷ |
| Ẑ | ẑ |
Ĵ, minuskle ĵ, estas la 14-a litero de la Esperanto-alfabeto, havanta la prononcon (laŭ IFA) [ʒ] kaj la nomon "ĵo".
Ĵ estas invento de Zamenhof, modifo de J. La kaŭzo, ke li ne elektis la signon Z kiel bazon (kio estus pli logike, kiel voĉa kuzo de 'Ŝ'), probable estas influo de la franca, en kiu j prononcatas [ĵ], ekzemple la nomo Jacques [ĵak]. Ankaŭ povas faktori, ke ẑ estas grafike malbona solvo (tiom da pintaj anguloj ĝenas la legadon). Pro la ortografia simileco, ĵ estas ofte uzata eĉ por transskribi j [ĝ] de angladevenaj vortoj, spite al la ŝanĝata prononco: jeep [ĝip] > "ĵipo", jazz [ĝez] > "ĵazo".
En aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]- zs en la hungara lingvo.
- j en la franca lingvo, portugala lingvo, turka lingvo.
- j kaj g antaŭ e kaj i en la kataluna lingvo.
- z(i) Kunrei Transskribo (zi じ [ĵi])
- zh en la angla (por transskribo de la rusa Ж,ж ); en kelkaj vortoj kiel s: vision [viĵen], pleasure [pleĵa].
- Ж, ж en la rusa lingvo, ukraina lingvo, serba lingvo, kaj diversaj aliaj lingvoj kiuj uzas la cirilan alfabeton.
- r silab-komence en la ĉina lingvo (preskaŭ).
- ج en la araba lingvo, kiam prononcata kun nord-okcident-afrika akcentoj kaj dialektoj inkluzive la plejparto da Levantenio, krom Egiptio.
- Ž, ž en la ĉeĥa lingvo, slovaka lingvo, slovena lingvo, kroata lingvo, litova lingvo, latva lingvo kaj aliaj.
- ჟ en la kartvela lingvo.
Surogataj skribosistemoj
[redakti | redakti fonton]Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĵ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "jh", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "jx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj jˆ kaj j'.
| ||||||||||