Surogata skribosistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉar Esperanta alfabeto havas supersignojn, ĝis nuna tempo diversaj surogataj sistemoj estas uzataj, pro du kialoj:

  • Multaj klavaroj ne havas ĉapelitajn literojn, kaj la uzanto ne havas (aŭ ne scias) bonan metodon por enigi tiajn literojn.
  • Kvankam programaro ekzistas por facile enigi ĉapelitajn literojn en komputilon, oni ankoraŭ devas uzi surogatajn literojn en kuntekstoj kiuj ne bone traktas tiajn literojn, ekzemple retpoŝto kaj novaĵgrupoj. Multaj malnovaj normoj kaj programaro nur traktas tekston en la kodoj ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1).

Ĉefaj sistemoj estas (tradicie oni uzas la vorton ĉirkaŭ por demonstri la manieron prezenti la du supersignojn de Esperanto):

El la diversaj surogataj skribosistemoj nur la H-sistemo estas difinita en la Fundamento de Esperanto, la baza regularo de Esperanto. Tial iuj konsideras la H-sistemon eĉ kiel duan oficialan ortografion de Esperanto, dum lau aliaj estas nur unu Esperanto-ortografio, kiu manifestiĝas en du (Fundamentaj) skribsistemoj: tiu kun la ĝustaj supersignoj kaj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u). La ĉi-lasta vidpunkto estas pravigebla per la oficiala deklaro de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21: En tiu deklaro oni parolas pri "la ortografio", do nur pri unu (kaj ankaŭ ne mencias iujn ortografi-variantojn)[1].

Pro granda evoluo de komputilaj sistemoj nun ne estas granda bezono uzi surogatajn skribmetodojn por indiki Esperanto-literojn; vaste disponebla en la reto Unikodo, subtenata de preskaŭ ĉiuj retumiloj kaj retpoŝtiloj ebligas rektan uzon de E-literoj. Tamen multaj plu preferas tajpi uzante HX-sistemon, kiuj estas aŭtomate tuj konvertataj en la ĝustajn ĉapelitajn E-literojn. La plej populara Vindoza programo por tio estas EK, realigita de Jurij Finkel. Aliaj homoj preferas komence pretigi tekstojn en X-sistemo kaj poste konverti ilin al la ĝustaj signokodoj per iu programo, ekzemple per makrooj de Microsoft Word.

Indas mencii, ke kelkaj homoj ne konsideras H-sistemon surogata kaj vaste uzas ĝin en ĉiuj siaj verkoj, sen konverti ĉion ajn al Unikodo, eĉ se ekzistas tiu eblo (pro tio, ke kelkaj novaĵserviloj, retpoŝtlegiloj kaj ĉi-cele uzataj poŝtelefonoj estas fidindaj nur pri la ĝusta transdono de la literoj a-z, A-Z, ciferoj 0-9 kaj plej kutimaj interpunkciaj signoj). Tiel aperas ĉiuj tekstoj en la paĝaro Miresperanto de Nikolao Griŝin.

Konformo al la Fundamento[redakti | redakti fonton]

La Fundamento de Esperanto krom la baza alfabeto mencias kaj agnoskas kiel permesitan surogatan skribosistemon nure la H-sistemon. Tamen, laŭ la decido aprobita en 2007 de la Akademio de Esperanto, kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tiu ĉi deklaro efektive ĝustigas la uzon de aliaj surogataj skribosistemoj ekz. kiam ili estas uzataj kadre de interna teĥnika solvo (kaj en ĉiuj aliaj cirkonstancoj kiuj respondas la difinon de la Akademio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]