Ĵipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵipo
aŭtomobilmarko • negocopublika kompanio • aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum 1941 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Kaiser Jeep
Sidejo Toledo
Lando Usono
Agokampo persona aŭto
Posedata de Stellantis vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Ĵipo

Ĵipo (Jeep [ʤi:p]) estas malgranda ajngrunda aŭtomobilo (origine milita), destinita por veturi sur plej malebenaj grundoj. En ĉiutaga parolo, oni aludas per la formo ĵipo ankaŭ aliajn aŭtotipojn el terenaj aŭtomobiloj, kiuj similas iugrade al la unua terena aŭtomobilo de la dua mondmilito. La angla formo estas Jeep, kiu estas registrita varomarko por aŭtomobiloj de DaimlerChrysler.

La dummilita ĵipo estis elstara, malpeza livera veturilo de la dua mondmilito. Ĝin evoluigis la usona armeo kaj gravis inter la liveritaj varoj en lend-lease

Ĝi pezis 1,25 tunojn kaj havis kvarcilindran motoron. La ĵipo havis fortan, altan ĉasion kaj ĉiu-radmovon. Ĝi venkis deklivojn de 60% kaj malprofundajn akvojn.

Sur konstruita vojo, ĝi povis veturi per maksimuma rapido de 105 km/h. Oni konstruis el ĝi diversajn tipojn.

La nomo venas el la angla militistara nomumo: vehicle, G. P. (mallongigo de G. P. [ĝí pí] general purpose; ĝeneralcela veturilo).