Eŝo (litero)
Aspekto
Eŝo (majuskle: Ʃ (en Unikodo U+01A9), minuskle: ʃ (en Unikodo U+0283)) estas litero uzata kune kun la latina alfabeto.
Ĝi estas interalie uzata kiel signo en la Internacia Fonetika Alfabeto, signifanta senvoĉan palatal-alveolaran frikativon konsonanton. En Esperanto oni skribas tiun ĉi konsonanton per la litero ŝ. Ĝi ankaŭ estas uzata en la alfabeto de kelkaj afrikaj lingvoj.