Saltu al enhavo

Esceto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ß)
ß

Esceto[1] (majuskle: , minuskle: ß) estas litero en la germana versio de la latina alfabeto, tie nomata Eszett [esCET] (de la prononco es kaj zett de la origine unuopaj literoj) aŭ scharfes S («akra s», de ĝia malvoĉa prononco). Ĝia prononco estas [s], kaj ĝi troviĝas nur post longe prononcataj vokaloj (inkluzive diftongoj) en normala, nemajuskla skribo. En tutmajuskla skribo ĝin povas anstataŭi du S (SS). Dum longa tempo ß estis unikaĵo en la latina signaro, ĉar ĝi estis la sola litero havanta nur minusklan aperon, sed ekde 29a de junio 2017 ẞ (majuskla ß) estas parto de la oficiala germana ortografio[2]. Ĝia funkcio en la germana ortografio estas alia ol s, ĉar intervokala s havas voĉan prononcon [z]. Komparu Straße [ŜTRA:se] kun Nase [NA:ze]. Antaŭ la ortografia reformo en 1996, ĝi ankaŭ estis uzata vortfine anstataŭ ss, eĉ post mallongaj vokaloj, kiel en daß [das] (reformortografie dass).

Kiel montras la majuskligo kaj antaŭa uzo en vortoj kiel daß (nun dass), ß origine estas ligaturo inter s kaj z. Oni prenis la frakturajn versiojn de la "longa s" (ſ) kaj de la z (ʒ) kaj kunigis ilin kiel ſʒ, kaj do ß. Ĝia moderna germana nomo do trafe priskribas ĉi tiun literon.

En Svisio kaj Liĥtenŝtejno oni oficiale forigis ß el la alfabeto. Tie oni ĉiam skribas anstataŭe ss, sed literaturo presata por eldonado trans la diversaj germanlingvaj regionoj uzas la ligaturon ß.

Stratoŝildo kun majuskla ß

La litero ß neniam okazas vortkomence. Tial la majuskla formo nur estas bezonata kiam oni skribas vorton tutmajuskle, ekz-e por "Straße" oni povas skribi tutmajuskle "STRAẞE", anstataŭ la pli tradicia "STRASSE".

La germana esceto en la antikvaĵoj de la malfruaj 18-a kaj 19-a jarcentoj en germanaj tekstoj estis pli ofte skribitaj en antikva skribo anstataŭ en la ĝenerale kutima fraktura skribo, se oni serĉis antikvan respondon por la esceto de la fraktura skribo. La fratoj Grimm uzis en la germana gramatiko en la jaro 1819 ankoraŭ la frakturon, en la jaro 1826 tamen la Walbaum-Antiqua. En pli postaj verkoj ili tiam volis anstataŭigi la esceton per propra formo de la litero, sed finfine uzis sz pro manko de la antaŭvidita presita litero.

Referencoj

  1. Bertilo Wennergren (2020-01-01). Helposignoj. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2020-02-09 . “la germanan literon ß (esceto) oni povas trakti kiel ĝian kutiman anstataŭaĵon ss”.
  2. https://www.rechtschreibrat.com/DOX/rfdr_PM_2017-06-29_Aktualisierung_Regelwerk.pdf Amtliches Regelwerk der deutschen Rechtschreibung aktualisiert (gazetara komuniko)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.