Reformo de la germana ortografio de 1996

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La reformo de la germana ortografio de 1996 estas ortografia reformo kun la deklarita ĉefa celo simpligi la ortografion de la norma germana lingvo por denaskuloj en la germanlingvaj landoj, do unuavice en Germanio, Aŭstrio, Liĥtenŝtejno kaj Svisio, regione ankaŭ en Belgio kaj Italio, Hungario kaj Rumanio. Ĝi estis kontestata ekde la komenco kaj pro la celitaj ŝanĝoj al germana ortografio kaj pro la alproksimiĝo al devigo kaj kaŭzis disputojn inter subtenantoj kaj kontraŭuloj. En 2004 kaj 2006, la reguloj estis reviziitaj en precipe kontestataj punktoj kaj kelkaj antaŭaj reguloj estis reestigitaj. La reformita ortografio estas instruata en lernejoj, plej multaj eldonejoj uzas ĝin en formo de "domaj ortografiaj regularoj" bazitaj sur ĝi. Ĉi tiu artikolo skize prezentas la organizan vojon al la reformo. Ilia enhavo troviĝas sub novaĵoj de la reformo de la germana ortografio de 1996.

Celoj de la reformo[redakti | redakti fonton]

En la fina deklaracio de la unua Viena konferenco en 1986, la celoj de ortografia reformo estis skizitaj jene: “Fundamenta interkonsento estis atingita pri la unuforma reguligo de germana ortografio atingita ĉe la ortografia konferenco de 1901 en Berlino por adaptiĝi al la hodiaŭaj postuloj. Precipe temas pri simpligo de la reguloj, kiuj komplikiĝis en multaj fakoj de ortografio dum la progreso de la tempo."

Historio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la unuaj 8 jardekoj de la 20-a jarcentoj estis reformproponoj pri la germana ortografio, kiuj tamen restis diskutoj inter germanistoj kaj aliaj lingvistoj, jurnalistoj, verkistoj kaj eldonistoj, sen ke oni atingus vastan interkonsenton. Tial la jena teksto komenciĝas nur en 1980:

En 1980, 80 germanaj fakuloj el la Federacia Respubliko de Germanio (okcidenta Germanio), la Germana Demokratia Respubliko (orienta Germanio), Aŭstrio kaj Svislando fondis Internacian Laborgrupon por Ortografio” por kunordigi kaj antaŭenigi sciencan esploradon kiel eblus simpligi la germanan ortografion. En 1985, tiu laborgrupo prezentis komencan proponon pri kio la ortografio bezonus esti reformata.

La antaŭaj konsideroj estis antaŭenigitaj de la du "Vienaj konferencoj" en 1986 kaj 1990, al kiuj la Federacia Registaro de Aŭstrio invitis reprezentantojn de ĉiuj areoj kie la norma germana estas parolata kaj skribata. En la fina deklaro de la unua Viena konferencoj estis anoncite, ke la "polemiko pri majuskloj kaj minuskloj" estos provizore ignorita por trakti ĝin poste en "dua paŝo".

En 1987, la okcidentgermana Konferenco de Ministroj pri Edukado (oficiale nomata Konferenco de Ministroj pri Kulturo, KMK; estas 16 ministroj, unu por ĉiuj federacia lando) komisiis la Instituton por la germana lingvo en Mannheim redakti novan regularon kune kun la Societo por la germana lingvo en Wiesbaden. En 1988 ili prezentis ankoraŭ nekompletan proponon kun multnombraj, tre ampleksaj novaj regularoj (ekzemple la nova "Bot" anstataŭ "Boot", boato, aŭ "Keiser" anstataŭ "Kaiser", cezaro), kiu estis malakceptitaj de la publiko kaj baldaŭ ankaŭ de la Konferenco de Ministroj pri Edukado.

Samtempe la Svisa Konferenco de Kantonaj Direktoroj de Edukado starigis grupon de fakuloj kun sama celo; ĉe la Aŭstra federacia ministerio pri edukado kaj arto estis "Scienca laborgrupo de la kunordiga komitato por ortografio"; en GDR la "Ortografia esplorgrupo" ĉe la centra instituto pri lingvistiko ĉe la Akademio de Sciencoj.

En 1992 la Internacia Laborgrupo publikigis ampleksan proponon sub la titolo “Germana ortografio - proponoj por ĝia nova regularo”. En 1993 la Konferenco de Ministroj pri Edukado invitis 43 asociojn por komentado. Audiencoj okazis en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. La Internacia Laborgrupo tiam retiris la postulon je moderaj minusklaj literoj. La distingo inter "das/dass" restis.

En la 3-a Viena Konferenco, kiu okazis de la 22-a ĝis la 24-a de novembro 1994, la rezultoj de la konsultado estis rekomenditaj por akcepto de la politikaj decidaj organoj. Sekvante la "politikan decidon en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando", interkonsento devus esti finita fine de 1995. La eldonejo Duden publikigis la rezultojn de la “Viena Ortografia Konferenco” en broŝuro en decembro 1994 kaj opiniis en libera traduko: «La nova regularo ne estas "ampleksa operacio de ventro, koro, kruroj kaj brakoj", sed "malgranda reformo de racio"».

En 1995, la germanaj edukaj ministroj decidis enkonduki la novan regularon kun kelkaj ŝanĝoj plej malfrue ekde la 1-a de aŭgusto 1998, kun transira fazo ĝis la 31-a de julio 2005.

La 1-an de julio 1996, la federaciaj ŝtatoj Germanio, Aŭstrio, Svislando, Liĥtenŝtejno kaj aliaj ŝtatoj kun germanlingvaj partoj de la loĝantaro, notinde Belgio, Italio, Hungario kaj Rumanio, interkonsentis pri la Viena Deklaracio de Intenco por la Nova Reguligo de Germana Ortografio,[1], kaj promesis enkonduki la reformitan ortografion ĝis la 1-a de aŭgusto 1998. Kelkaj federaciaj landoj enkondukis la reformitajn regulojn en lecionoj ĉe la komenco de lernejo en 1996/97. Ekis vetkuro por eldoni la unuajn vortarojn kun reformita ortografio. La ortografia reformo elpagiĝis por la eldonejoj: la unulingva vortaro de la eldonejo Duden (la "germanlingva PIV") okupis ĉefajn postenojn en furorlistoj dum multaj jaroj, kaj la lerneja libromerkato spertis specialan konjunkturon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]