Parzival (artisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Parzival
2015-05-16-Parzival (Foto Dietrich Michael Weidmann) (23).jpg
Parzival dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto (TTK) en La Chaux-de-Fonds
Naskiĝo 1942
en Svislando Bazelo, Svislando
Nacieco sviso
v  d  r
Information icon.svg

Parzival[1], kun origina nomo Serge Reverdin (naskiĝis 1942 en Bazelo, vivas nun en Sonceboz-Sombeval apud Bielo) estas svisa artisto, mondcivitano, klimatosoldato kaj esperantisto. Sian pseudonimon li post vizio elektis laŭ la romanfiguro Parzival de la mezepoka verkisto Wolfram von Eschenbach, kaj ek de la adopto de la nomo Parzival, li rifuzas sian originan civilan nomon. Parzival estas vaste konata en Svislando pro siaj ekstremismaj vivkonceptoj kaj sia fanatika lukto por mondpaco kaj mondlingvo. En la 1980-aj jaroj li post disputo kun la loka elektrocentralo, kiu ne povis al li garantii ne liveri al li elektron el atomcentraloj, li komplete reziginis en sia loĝejo pri elektro kaj kreis en Bielo biciklan taksientreprenon. Li dum sia vivo pro siaj ekstremismaj vivkonceptoj ankaŭ plurfoje estis metita al psikiatriaj hospitaloj kaj karcero, kiam ekzemple li proteste kontraŭ la media polucio damaĝis en sia urbo parkitajn aŭtomobilojn. En Sonceboz-Sombeval li gvidas sian tiel nomitan Ambasadejon de la Suno, sidejo de lia memnomita mondregistaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Parzival naskiĝis en burĝa familio en Bazelo kaj tie vizitis la matematikan-natursciencan gimnazion kaj poste komencis studi fizikon kaj matematikon en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko. Forlasinte la altlernejon li fondis taksi-kooperativon en Bazelo. Suferante pro la malamo kaj militado en la mondo li fariĝis pacaktivulo. Li postulis, ke li rajtu fari sian armeservon kiel blukaskulo por Unuiĝintaj Nacioj, sed ĉar en tiu epoko Svislando ne membris ĉe UN, tio al li estis rifuzita de la svisaj aŭtoritatoj. Kiam li dum ripetkurso de la svisa armeo blukolorigis sian kaskon, tio kondukis al konflikto kun la aŭtoritatoj kaj li estis metita al psikiatria malsanulejo.

Alveno al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En psikiatria kliniko li konatiĝis kun Esperanto kaj kun la Bahaa Kredo. En la 1970-aj jaroj post sonĝo li komencis sin nomi Reĝo Parzival laŭ la figuro de la samnoma romano de Wolfram von Eschenbach. Ek de tiam li entreprenis sennombrajn aktivecojn. En 1975 li bicikladis kune kun Garry Davis kun memfarita mondcivitana pasporto tra 12 landoj ĝis Abiĝano en Afriko.

Rilatoj kun la oficiala Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Per siaj aktivecoj rilate al Esperanto Parzival regule alvenis al konflikto kun la oficiala Esperanto-movado, ĉar evidente ĵurnalistoj donis multe da atento al la foje tre malkutimaj aktivecoj de Parzival kaj precipe en la regiono de lia loĝurbo Bielo la percepto de Esperanto estis la percepto de Parzival. Tial la respondeculoj de la oficiala Esperanto-movado ofte kun zorgo observis la aktivecojn de Parizival kaj plurfoje devis interveni ĉe la aŭtoritatoj por klarigi, ke Parzival ne reprezentas la oficialan Esperanto-movadon. En tiu konflikto alian vojon serĉis la prezidanto de Esperanto-Societo Zuriko, Dietrich Michael Weidmann, kiu ĉiam konsideris Parzival kiel artiston kaj instigis lin sin mem kompreni kiel ekologian artiston.

Diversaj mem donitaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Parzival dum sia aktiveco donis al si la plej diversajn titolojn. Certe plej vaste konata li estas kiel Reĝo Parzival, sed ankaŭ Kapitano Bonan Tagon, Verdŝufaraono kaj diversaj aliaj titoloj ornamis lian foje konfuzan, foje abstraktan, sed tamen ĉiam tre konsekvencan verkon. Kiel verda (ni ne diru ruĝa) fadeno la idealismo de monda paco, de mondo, kiu rezignas pri atomenergio kaj fosiliaj energifontoj, markis ĉiam lian tutan verkon. Lia agado estas ĝis tiu grado konsekvenca, ke li eĉ preferas detrui propran projekton al kompromiso. En la 1980-aj jaroj li kreis rikiŝan biciklotaksion kaj uzis por sia entrepreno porteblan telefonon. Sed post kiam iu atentigis lin pri la danĝero de la radioj de porteblaj telefonoj, li tuj rezignis pri la portebla telefono kaj tiel fakte ekonomie malebligis la efikan funkciadon de sia taksio.[2]

Rekono kiel artisto[redakti | redakti fonton]

Parzival kaj Dietrich Michael Weidmann dum la malinaŭguro de lia ekspozicio en Muzeo Lagerhaus Sankt-Galo la 28-an de februaro 2016

Kiam Parzival sekvante la konsilojn de sia amiko Dietrich Weidmann komencis pli kaj pli prezenti sian aktivecon kiel arton, li akiris pli kaj pli da respekto kaj liaj verkoj komencis kapti la atenton de la arte interesitaj medioj. Multnombraj gazetoj kaj ĵurnaloj regule raportis pri lia ampleksa verko. Parzival ekzemple kreis sian propran Esperanto-valuton en formo de monbiletoj, kies kontraŭvaloro estas unu Esperanto-leciono ĉe li. Li regule faris kursojn por monfaradoj. En diversaj artverkoj li alvokis diversajn malamikajn politikistojn al Esperanto-kursoj sub lia mondregistaro. Alvokoj, kiuj kutime restis sen reagoj, sed la verkoj de Parzival kaptas pli kaj pli la atenton de artokolektantoj kaj estas regule ekspoziciataj en artmuzeoj.[3] De la 10-a de novembro 2015 ĝis la 28-a de februaro 2016 ekzemple diversaj verkoj de Parzival videblas en la artgalerio Lagerhaus en Sankt-Galo.[4]

Apartaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Sian novan hejmon, tio estas la domo de la imana niveltransira gardejo apud la stacidomo en Sonceboz, kiun li heredis de siaj gepatroj, Parzival' deklaris "Ambasadejo de la Suno" kaj sidejo de la Mondregistaro por senarmigo pere de la kulturneŭtrala lingvo Esperanto. Por emancipigi Esperanton de ĝiaj eŭropaj radikoj li proponis Esperanto-morsoalfabeton kiel universala skribo. Per sia mem-farita Espero-mono li proponas mondvaluton por siaj pacigaj projektoj.

Familia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Parzival estas la nepo de la svisa poltikisto Olivier Reverdin (1913-2000), membro de la Konsilio de la Kantonoj de Svislando de 1969-1972, la unika sviso, kiu iam prezidis la Konsilion de Eŭropo de 1969-1972, kaj en 1968 kunfondito de la Roma Klubo.[5][6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andy E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando, paĝoj 618-620
  2. [http://www.srf.ch/play/tv/quer/video/parzival-ein-bieler-stadtoriginal?id=33d4e272-a399-4cac-9ed5-8de44a0061e8 Arkivo de la Svisa Televido: "Parzival - ein Bieler Stadtoriginal" (Parzivalo - Biela urboriginalulo) (Retejo konsultita 2016-01-25)
  3. Artikolo pri Parzival en Neuland Magazin (rete konsultita la 24-an de januaro 2016)
  4. Retejo pri la ekzspozicio de Parzival en Lagerhaus en Sankt-Galo (konsultita la 24-an de januaro 2016)
  5. Andy E. Künzli, "La Universalaj lingvoj en Svislando", p. 620
  6. Jean de Senarclens Reverdin, Olivier en Historia Leksikono de Svislando (reta eldono konsultita 2016-02-07)