Universalaj Lingvoj en Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Universalaj Lingvoj en Svislando
Universalaj Lingvoj en Svislando
Universalaj Lingvoj en Svislando
Aŭtoro Andreas Künzli
Eldonjaro 2006
Urbo La Chaux-de-Fonds
Eldoninto Svisa Esperanto-Societo
Paĝoj 102
ISBN 2-9700425-2-5 (ISBN-10), 978-2-97-004252-5 (ISBN-13)
vdr

Universalaj Lingvoj en Svislando, la Svisa Enciklopedio Planlingva, estas verko de Andreas Künzli, aperinta en 2006. Ĝi priskribas la historion de la esperanta movado en Svislando kaj prezentas la ĉefrolulojn de la plej gravaj planlingvoj, kiuj burĝonis aŭ floris en tiu lando. Ĝi estas la unua tiel ampleksa enciklopedio, kiu informas pri la historio de la diversaj planlingvoj en unuopa lando. Krom la biografiaj prezentoj de centoj da personoj kiuj disvastigis/as la lingvon en Svislando[1], la verko enhavas antologian parton, kun tekstoj verkitaj en planlingvoj.

Ĝin eldonis CDELI kaj Svisa Esperanto-Societo.

Strukturo de la verko[redakti | redakti fonton]

La libro konsistas el 12 partoj. Krome la verko entenas diversajn blokojn antologiajn, kiuj citas aŭ resumas tekstojn originalajn en aŭ pri diversaj planlingvoj aŭ planlingvaj temoj. La antologiaj blokoj estas markitaj per griza koloro ĉe la marĝeno, tamen ili malfaciligas la konsultadon de la libro, ĉar ili interrompas la alfabetan ordon de la diversaj partoj. La libro konsistas el pli ol 1 000 paĝoj, enhavas enkondukajn tekstojn en la kvar lingvoj de Svislando kaj en la angla. Por neesperantistoj la libro donas vortliston kaj koncizan superrigardon de la gramatiko de Esperanto por ebligi al ili iel kompreni la tekston[1].

Parto 1[redakti | redakti fonton]

Parto 1 titolas "Enkondukaj tekstoj nacilingvaj" kaj enhavas tekstojn de Andreas Künzli, Claude Gacond, Claude Piron, Tazio Carlevaro kaj Arthur Baur.

Parto 2[redakti | redakti fonton]

Parto 2 titolas "Volapük". Ĝi temas pri la volapuka movado en Svislando kaj prezentas la precipajn svisajn volapukistojn kaj instituciojn.

Parto 3[redakti | redakti fonton]

Parto 3 titolas "Esperanto". Ĝi temas pri la Esperanto-movado en Svislando kaj prezentas la ĉefajn svisajn esperantistojn kaj instituciojn. Kun preskaŭ 600 paĝoj ĝi konsistigas pli ol la duonon de la libro kaj estas do la precipa parto.

Parto 4[redakti | redakti fonton]

Parto 4 titolas "Ido". Ĝi temas pri la Ido-movado en Svislando kaj prezentas la precipajn svisajn idistojn kaj instituciojn.

Parto 5[redakti | redakti fonton]

Parto 5 titolas "Occidental-Interlingue".

Parto 6[redakti | redakti fonton]

Parto 6 titolas "Interlingua (IALA)".

Parto 7[redakti | redakti fonton]

Parto 7 titolas "Interlingvistiko kaj Esperantologio". Ĝi prezentas la plej signifajn sivsajn interlingvistojn kaj instituciojn kaj priskribas la planlingvo-projektojn malpli signifajn, al kiuj ne estis dediĉita aparta parto inter 2 ĝis 6.

Partoj 8-12[redakti | redakti fonton]

Parto 8 enhavas kronologion, parto 9 fontindikojn, parto 10 bibliografion, parto 11 nomindekson kaj parto 12 ŝlosilon kaj vort-radikaron esperantan-francan-germanan.

Premio Grabowski[redakti | redakti fonton]

Laŭ gazetara komuniko de UEA n-ro 296 en julio 2008 al Andreas Künzli estis aljuĝita por lia verko la Premio Grabowski de Fondaĵo Antoni Grabowski. En la menciita komuniko estas dirita pri Universalaj Lingvoj en Svislando: "La riĉa enhavo de tiu-ĉi unika verko pri la planlingva movado de unu lando estas modela pro siaj scienca kompetenteco kaj objektiveco."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Overcoming the language barrier, SwissInfo.ch, la 19-an de septembro 2007, alirite la 1-an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]