Arthur Baur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
D-ro Arthur Baur

Arthur BAUR (naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en Zuriko, mortis la 17-an de septembro 2010 en Männedorf) estis svisa honora membro de UEA. Li estis elstara verkisto kaj funkciulo de la svisa Esperanto-movado kaj dum pluraj jaroj prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Li gvidis dum 40 jaroj la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en Zuriko kiel filo de profesoro pri kemio. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo germanan, anglan, retoromanĉan kaj islandan filologion. Li doktoriĝis kun disertacio pri la adjektivo ĉe profesoro Boetthius de Notker. Li fariĝis ĵurnalisto kaj finfine estis de 1967 ĝis 1980 ĉefredaktoro de la taggazeto Der Landbote en Vinterturo. En 1943 li edziĝis kun Heidi Baur-Sallenbach, kun kiu li havis du gefilojn, nome Roman kaj Irène.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Arthur Baur lernis Esperanton en 1930 en gimnazio kaj fariĝis membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj Universala Esperanto-Asocio. De 1980-1986 li estis redaktoro de Svisa Esperanto-Revuo. Li gvidis la informservojn de la 31-a kaj de la 32-a Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiuj ambaŭ okazis en Berno kaj estis membro de la LKK de la 64-a UK en Lucerno. Li verkis multnombrajn librojn en Esperanto kaj en la germana lingvo pri Esperanto, la retoromanĉa, la alemana kaj multaj aliaj temoj. En 1946 Baur komencis je instigo de Edmond Privat la kurtondajn elsendojn de Svisa Radio Internacia, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Svisa Kurtonda Servo. Arthur Baur kunlaboris por la 5-minutaj semajnaj elsendoj, kies redaktado en la jaro 1947 estis komplete koncedita al li. Baur kunlaboris en la redakta teamo de SRI ĝis 1991.

Verkado por la svisgermana (alemana) kaj la romanĉa[redakti | redakti fonton]

Arthur Baur estis unu el la plej gravaj esploristoj de la alemana lingvo. En 1939 publikiĝis kunhelpe de lia edzino lia "Praktische Sprachlehre des Schweizerdeutschen" (Praktika gramatiko de la svisgermana lingvo), de kiu en la jaro 2008 aperis jam la 13-a komplete reverkita eldono. En 1983 aperis lia verko "Was ist eigentlich Schweizerdeutsch?" (Kio efektive estas la svisgermana?).

Arthur Baur estis ankaŭ grava fakulo pri la retoromanĉa lingvo. En la jaro 1984 aperis en Esperanto lia studo "La Retoromanĉa" kaj en 1996 germane "Allegra genügt nicht!" (Alegra [Saluton] ne sufiĉas!) kaj en 1997 "Viva la Grischa: Ein Wegweiser für das Bündnerromanische".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Allegra genügt nicht!: Rätoromanisch als Herausforderung für die Schweiz (1996)
  • De la utopio al la realeco; Von der Utopie zur Wirklichkeit
  • Deine zweite Sprache (1960)
  • Esperanto-Kurs (1958)
  • La fenomeno Svislando (originale verkita en Esperanto, 1979)
  • Die Geschichte der Esperanto-Sendungen aus der Schweiz
  • La kreo de nova retoromanĉa skriblingvo
  • La literaturo de romanĉa Svislando
  • La literaturo en alemana Svislando
  • Panoramo de Esperanto (1983)
  • Das Problem der internationalen Sprache (1953)
  • La retoromanĉa: historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando (1995)
  • La retoromanĉa: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando (1984)
  • Schweizerdeutsch, woher und wohin? (1990)
  • Schwyzertüütsch. «Grüezi mitenand.» Praktische Sprachlehre des Schweizerdeutschen (1939/1969/2008)
  • Von der Utopie zur Wirklichkeit: Die Geschichte der Plansprachen (1976)
  • Was ist eigentlich Schweizerdeutsch? (1983)
  • Wo steht das Rätoromanische heute? Ein sprachpolitischer Lagebericht (1955)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Peter-Ruetschi, Tina: Por pli vasta utiligebleco de Esperanto (1954)
  • Svisa antologio (red.: Arthur Baur)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]