István Mórocz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ne konfuzu kun István Morócz!

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
István Morocz

István MÓROCZ estas hungara grafikisto vivanta en Zuriko, Svislando. Li naskiĝis la 4-an de julio 1935 en Győr, Hungario. Kiam li aĝis 6 jaron en 1941 lia familio translokiĝis al Budapeŝto, kie Mórocz pasigis sian junecon kaj vizitis ĉiujn lernejojn. Li studis grafikon en Akademio de Arto kaj ankaŭ sukcese trapasis la Pedagogian Altlernejon. En la aĝo de 14 jaroj li venis en kontakton kun Esperanto en 1949. Li ekinteresiĝis pri la universala lingvo kaj vizitis la verkiston Kálmán Kalocsay, de kiu li ricevis lernolibron kaj libron de Julio Baghy. En tiu tempo Esperanto estis en la komunismaj ŝtatoj tre suspektata, kaj tial la edzino de Julio Baghy forsendis la junan knabon, kiu volis viziti la eminentan verkiston en ties hejmo. Post pluraj provoj Mórocz finfine sukcesis trovi Baghy-n en la enirejo de lia domo kaj estis invitata al lia hejmo. Tio fariĝis la komenco de multjara amikeco kaj rilato de instruisto al lernanto.

En 1956, kiam Soveta Unio per tankoj ĉesigis la hungaran revolucion, Mórocz fuĝis al Svislando. Li unue restadis en kampejo por rifuĝintoj en Belinzono. Antaŭ kristnasko 1956 lin tie vizistis Walter Sonderegger kaj Kurt Greutert kaj invitis lin por la kristnaskaj tagoj al Zuriko. Mórocz tiel, dank’ al Esperanto, kiel unu el la malmultaj de la centoj da rifuĝintoj rajtis forlasi la rifunĝintejon. En la sekvo Mórocz instaliĝis en Zuriko kaj edziĝis kun Piroska Morocz, kun kiu li havis 5 infanojn, de kiuj 1 mortis. Mórocz malfermis en Zuriko grafikan entreprenon kaj havis ĉe Merkurstrasse supre de Kreuzplatz en la centro de la urbo malgrandan Esperanto-librejon sub la nomo Esperanto-Mondo. Tie lin vizitadis fine de la 70-aj jaroj ankaŭ regule Dietrich Michael Weidmann kaj aliaj junuloj, kiuj kun longaj haroj kaj flikitaj blupantalonoj en tiu tempo formis grandan kontraston kun la serena esperanto-maljunularo de Esperanto-Societo Zuriko. Mórocz dum multaj jaroj aktivis en la estraro de Esperanto-Societo Zuriko, aktive kunlaboris en la Loka Kongresa Komitato por la 64-a Universala Kongreso de Esperanto en 1979 en Lucerno. Post la lucerna UK li estis de 1979 ĝis 1980 prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Post 1980 Mórocz retiriĝis kiel aktiva movadano, tamen ĉiam restis fidela al Esperanto.