Friedrich Schneeberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Frederiko Schneeberger en 1906

Friedrich SCHNEEBERGER (ŝneberger; naskiĝis la 10-an de oktobro 1875 en Bielo, mortis la 18-an de marto 1926 en Berno) estis protestanta-reformita pastro el alemana Svislando kaj pioniro de Esperanto, Ido kaj stenografio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schneeberger studis teologion en la universitatoj de Berno kaj Strasburgo (tiuepoke aparteninta al Germanio). Li poste laboris kiel pastro ok jarojn en Laufen kaj poste dekok jarojn en Lüsslingen. Pro premo de kritikistoj, kiuj riproĉis al li, ke li neglektis siajn ekleziajn taskojn, li devis demisi de sia posteno en 1925. Li nun laboris kiel stenografo en la kantona konsilio de Soloturno kaj poste en la federacia parlamento en Berno. Mallonge poste li forpasis en 1926.

Volapuko kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jam dum li ankoraŭ estis gimnaziano li interesiĝis pri la ideo de neŭtrala universala lingvo kaj studis volapukon en la jaroj 1887 kaj 1888. En 1903 li aŭdis pri Esperanto kaj tuj lernis la lingvon. Li estis la tria prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj plenumigis tiun-ĉi oficon de 1904 ĝis 1908. En 1905 li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro kaj prezidis la 2-an Universalan Kongreson en Ĝenevo en 1906. Kiel pioniro de la esperanta stenografio, li esperantigis la sistemon Stolze-Schrey en 1905. Li kunredaktis la periodaĵojn Tra la Mondo kaj La Revuo.

Ido[redakti | redakti fonton]

En 1908 dum la Ido-krizo li senkulpiĝis por la ĝenerala kunveno de SES kaj anoncis, ke li transiris al la Ido-movado. Schneeberger verkis kaj eldonis diversajn lernolibrojn kaj varbilojn por Ido kaj funkciigis la Ido-kontoron en Lüsslingen. En 1909 li fondis kun Anton Waltisbühl kaj Richard Lorenz en Zuriko la Ido-organizaĵon SULI kies sekretario li estis inter 1911 kaj 1922 kaj prezidanto inter 1924 kaj 1926. En 1909 li aliĝis al la Ido-Akademio, kies prezidanto li fariĝis en 1911 post demisio de Otto Jespersen. Li ludis ankaŭ gravan rolon dum la Ido-kongresoj kaj redaktis inter 1910 kaj 1914 la revuon Idano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]