Soloturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soloturno
Blazono de Soloturno
Katedralo Sankt-Ursen en Soloturno
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Soloturno
Geografia situo CH1903: 607491 / 228604 (mapo)47.2083333333337.5375Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 32′ O; CH1903: 607491 / 228604 (mapo)
Nombro de loĝantoj 15511
Areo 6,29 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 4500
Komunumkodo {{{kodo}}}
vdr

Soloturno (germane Solothurn [SO:loturn], france Soleure [soLÖ:R], itale Soletta [soLETta]) estas la ĉefurbo de la samnoma Kantono Soloturno. Ĝi havis 15 511 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas je bordo de la rivero Aro (rivero) je 430 m super la marnivelo kaj kovras areon de 6.29 km².

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Soloturno estas loka trafiknodo. La urbo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn tra Zuriko, Araŭo, Olten, Soloturno, Bielo, Neŭŝatelo, Yverdon-les-Bains al Laŭzano kaj Ĝenevo. Paralele al tiu trajnlinio pasas la svisa aŭtovojo A5.

Episkopa urbo[redakti | redakti fonton]

Soloturno estas la sidejo de la katolika episkopo de Bazelo, kiu tie dum la reformacio trovis ekzilon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala lingvo estas la germana, parolata estas dialekto de la alemana.

Historio[redakti | redakti fonton]

Soloturno estis fondita inter la jaro 14 kaj 37 kiel Salodurum de la romianoj sur la bazo de malnova kelta setlejo en la epoko de la imperistro Tiberio. En la jaro 932 estis fondita la Monaĥejo Sankt-Ursen, kiu nomiĝis laŭ unu de la du en antikva tempo laŭ la legendo senkapigitaj kristanaj romiaj legionistoj (Ursus kaj Victor), kiuj misiis en Soloturno. En 1218 Soloturno fariĝis libera imperia urbo. En 1481 Soloturno aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.

Ek de 1978 en Soloturno okazas je iniciativo de la svisaj verkistoj Peter Bichsel kaj Otto F. Walter la soluturnaj literaturtagoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Soloturno estas fama pro sia filmfestivalo kaj literaturtagoj.

Soloturno estas la sidejo de la Fondaĵo ch, kiu zorgas pri tradukado de svisaj verkistoj al aliaj svisaj lingvoj. Plie tiu Fondaĵo zorgas pri ĉiuj eŭropaj interŝanĝprogramoj Erasmus, Komenio kaj Grundtvig.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Soloturno okazas ankaŭ Internacia Baletkonkurso de Soloturno

Partnerurboj[redakti | redakti fonton]

Partnerurboj de Soloturno estas Heilbronn en Germanio, Krakovo en Pollando kaj Le Landeron en Kantono Neŭŝatelo en Svislando.

Mond- kaj planlingva movado[redakti | redakti fonton]

Volapük[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1891-1893 en Soluturno aperis la loka volapuka gazeto Glids volapükik se Solothurn (en Esperanto Salutoj volapukaj el Soloturno), kiuj redaktis Konrad Meisterhans kaj lia edzino Anna Meisterhans.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Svisa Espero en 1909 estis fondita loka Esperanto-Grupo en Soloturno.

En 1956 la Svisa Esperanto-Junularo organizis sian unuan Esperanto-junularan semajnfinon en Soloturno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 152 kaj 194)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]