Yverdon-les-Bains

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yverdon-les-Bains
Blazono de Yverdon-les-Bains
Kastelo de Yverdon
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46°46′44″N 6°38′24″O  /  46.77889°N, 6.64°O / 46.77889; 6.64 (Yverdon-les-Bains)Koordinatoj: 46°46′44″N 6°38′24″O  /  46.77889°N, 6.64°O / 46.77889; 6.64 (Yverdon-les-Bains)
Nombro de enloĝantoj 25090
Areo 11,25 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 1400
Komunumkodo 5938
v  d  r
Information icon.svg

Yverdon-les-Bains estas la ĉefurbo de la distrikto Vaŭda Nordĵuraso de Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 25090 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Yverdon-les-Bains situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la nordorienta flanko de la Ĵuraso. En Yverdon la rivero Thielle, kiel nomiĝas la suba parto de la rivero Orbe alfluas al la lago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo limas en nordo al Montagny-près-Yverdon kaj Grandson, en oriento al Cheseaux-Noréaz, Cuarny kaj Pomy, en sudo al Gressy, Belmont-sur-Yverdon kaj Ependes, kaj en okcidento al Treycovagnes.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Yverdon-les-Bains estas grava trafiknodo. Ĝi situas ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Laŭzano kaj estas ligita per dua fervojlinio okcidente de la Lago de Neŭŝatelo tra Estavayer-le-Lac kaj Payerne kun Friburgo. Krome kondukas de Yverdon mallarĝŝpura fervojlinio al Sainte-Croix en la Ĵuraso.

La urbo krome situas ĉe la aŭtoŝosea triangulo de la naciaj aŭtoŝoseoj A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Berno, Zuriko al Sankt-Galo kaj Sankt-Margreto, kaj A5 de Yverdon-les-Bains tra Neŭŝatelo kaj Bielo al Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtonepoko menhiraleo de Clendy

En la 5-a jarmilo a.K. (inter 4500 kaj 4000 antaŭ Kristo) estis en Yverdon-les-Bains konstruita la ŝtonepoka menhiraleo de Clendy.

Post la konkero de Helvetio fare de la romianoj en la jaro 58 antaŭ Kristo, ili konstruis en Yverdon-les-Bains fortikaĵon kaj nomis la lokon Vicus eburodunensis. Jam la romianoj konis la sanigan efikon de la varma mineralakvo de Yverdon kaj konstruis termojn. Ĉar la romia urbo mem ne estis fortikita, la alemanoj sukcesis konkeri kaj detrui ĝin en la jaro 260 post Kristo. En la jaro 370 la urbo estis rekonstruiita, nun kiel fortikita kastelo. La romianoj forlasis la urbon, kiam ili en la 5-a jarcento cedis Helvetion al Burgonjo.

En frua mezepoko Yverdon-les-Bains troviĝis sub burgonja regado. En la 9-a jarcento kaj 10-a jarcento Yverdon apartenis al Sankta Romia Imperio. En la jaro 1251 Petro de Savojo heredis la urbon, kiu nun falis sub la regado de Savojo.

En la jaro 1475 la urbo Yverdon devis kapitulacio antaŭ la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo. La paco post la bataloj de Grandson kaj Morato daŭris nur mallonge, ĝi en la jaro 1536 la bernaj trupoj konkeris Vaŭdon. Post kiam en februaro 1536 jam ĉiuj vaŭdaj urboj estis okupitaj, Yverdon ankoraŭ rezistis, sed en la nokto de la 24-a al la 25-a de februaro ankaŭ Yverdon devis kapitulacii.

Sub la berna regado la savoja Kastelo de Yverdon fariĝis la sidejo de la berna vokto.

En la epoko de la klerismo en la 17-a kaj 18-a jarcento Yverdon estis konata, ke ĝi varme akceptis la intelektulojn, filozofojn kaj vojaĝantojn el tuta Eŭropo. En la 18-a jarcento en Yverdon funkciis ne malpli ol 7 presejoj. Tie estis presita inter 1770 kaj 1780 la konata "Enciklopedio de Yverdon". Jean-Jacques Rousseau fuĝis siatempe el Francio al Yverdon por trovi ekzilon ĉe sia amiko Rougin.

Okaze de la Helveta Revolucio Yverdon estis integrita al la "Kantono Lemano" kaj poste fariĝis en 1803 distriktĉefurbo en la Kantono Vaŭdo.

Menciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la Kastelo de Yverdon troviĝis de 1805 ĝis 1825 edukinstituto gvidita de Johann Heinrich Pestalozzi. Nuntempe ĝi estas muzeo. Sur la ĉefa placo de la urbo vidiĝas statuo memore al tiu fama pedagogo Pestalozzi.

Esperanto en Yverdon-les-Bains[redakti | redakti fonton]

En Yverdon-les-Bains situas la muzeo "La Maison d'Ailleurs", kiu prezentas diversajn ekspoziciojm ligitajn al fantasmaj verkoj kaj sciencfikciaj kreaĵoj. En tiu domo estas granda salono dediĉita al Jules Verne. En 2012 Mireille Grosjean vizitis la domon, renkontis la direktoron, donacis al la muzeo ĉiujn verkojn de Jules Verne en Esperanto kaj zorgis, ke la ponta verketo (fr - eo) "Jules Verne espérantiste?" estu aĉetebla en la butiko de la muzeo.

La 18-an de majo 2014 la Ĝenerala Kunveno de Svisa Esperanto-Societo okazis en Yverdon-les-Bains. Post la kunveno okazis vizito de la muezo "La Maison d'Ailleurs".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu-ĉi artikolo baziĝas parte sur libera traduko de la artikolo pri Yverdon-les-Bains en la germana vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]