Ĵuraso (montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Creux du Van en Ĵuraso

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Ĵuraso estas montaro en Svislando, Germanio kaj Francio. Ĝi situas nord-okcidente de la alpa ĉeno.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto ĵura origine devenas el la kelta lingvo. La keltoj nomis la montaron Ĵor, la romianoj Juris, kio signifis "arbaro" aŭ "arbarlando". La nomo estis supozeble elektita pro la vastaj arbaroj en la ĵurasa montaro. La germanaj ĵuraso-kamparoj ricevis sian nomon tra la ĉirkaŭvojo de la nomdono por la ŝtonformacio. Unue Alexander von Humboldt enkondukis 1795 la esprimon ĵurasia ŝtonaĵo por la nomdona kalkŝtonaĵo el la svis-franca ĵuraso. Poste la esprimo estis enkondukita de Alexandre Brongniart (1829) por karakterizi la geologian ŝtonformacion Ĵurasio. Nur pli poste oni nomis ankaŭ la Ŝvaban Albon kaj la Frankan Albon ĵurasiajn montarojn.


Geologio[redakti | redakti fonton]

La ĵurasa montaro formiĝis en la miocena epoko antaŭ 10 ĝis 2 milionoj da jaroj kial sekvo de la alpo-faldiĝo. La Alpoj faldiĝis pro premo de la kontinento Afriko al la kontinento Eŭrazio. Pro la estiĝinta pezo de la alpa ĉeno estiĝis sekundara premo al la eŭrazia kontinento, kio kaŭzis la faldiĝon de la Ĵuraso, kiu en alteco kaj vasteco pro tio estas konsiderinde malpli granda ol la Alpoj. Geologie la pejzaĝo estas karst-tipa.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ĵuraso estas pro siaj arbaroj kaj multaj deklivaj rokoj, kavernoj kaj pitoreskaj vilaĝoj kaj urbetoj belaga regiono por migradi. Estas en Ĵuraso diversaj lagoj, kie oni povas en somero bani sin, naĝi, velboati aŭ remi. Lago de Les Brenets, lago en valo La Brévine kun nomo Les Taillères, ambaŭ apud La Chaux-de-Fonds, Lago de Joux en samnoma valo norde de Laŭzano, lago Saint-Point en Francio.

En vintro ĝi estas ankaŭ alloga regiono por skiado, precipe skikurado. Eblas sketi sur la lagoj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

La regiono de Ĵuraso estas forte ligita kun la historio de Esperanto. El tiu regione devenas personecoj kiel Edmond Privat kaj Claude Gacond, kaj en la urbo La Chaux-de-Fonds en la centro de la Ĵuraso troviĝas en la Urba Biblioteko CDELI, kiu posedas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj de la mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]