Mioceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Terhistorio > geologia temposkemo > Terciaro > mioceno


Mioceno estas la kvara periodo de la terciara epoko. Ĝi daŭris de 26 ĝis 7 milionoj da jaroj (inter oligoceno kaj plioceno).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto Mioceno estis enkondukita de la skota geologisto Charles Lyell en 1847, kaj devenas de la greka μείων meiōn (= malpli) kaj καινός kainos (=nova).

Geologio[redakti | redakti fonton]

Dum Mioceno Ameriko plu malproksimiĝis de Eǔropo kaj Afriko, kaj Nordameriko disigis de Sudameriko. Dum parto de tiu epoko, Mediteraneo fermiĝis kaj eble eĉ sekiĝis.

Pluraj montoĉenoj plialtiĝis dum Mioceno: Andoj, Alpoj, Himalajo, Orientafrikaj montaroj, ktp.

Plantoj kaj bestoj[redakti | redakti fonton]

Proconsul, homoideo (homsimila primato) vivinta en Mioceno

Ĝia flaŭro estis komence en Eŭropo subtropika kun filikoj, palmoj, tropikaj plantoj. Pli poste dominis la laŭrfoliacoj, poste la falfoliaj plantoj. En tiu periodo estiĝis multaj karboj el la formortintaj plantaj organikaj materialoj (bruna karbo).

En tiu epoko elevoluis la parhufuloj, pluevoluis la ranoj kaj la vostaj amfibioj, kavkornuloj. Aperis la homsimilaj primatoj.