Kavkornuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kavkornuloj (Cavicornia) estas superfamilio, malnova klasifika grupo de bestoj, kiuj havas kavkornon. Al la grupo apartenas la antilokapredoj (grupigita ankaŭ al forkkornuloj) kaj bovedoj (veraj kavkornuloj), kiuj jam antaŭlonge disiĝis. La antilokapredoj havas iomete alitipan kavkornon. Ĝi defalas ĉiujare kaj kreskas inter la haroj, tiel oni povas ekkoni en la trasekcio la spurojn de la haroj. La bovedoj havas pli unuecan, kompaktan kavkornon, en kiu nur malofte ekkoneblas haroj.

Oni supozas, ke la praaj formoj ĉiujare ŝanĝis la kavkornon.