Montagny-près-Yverdon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montagny-près-Yverdon
Blazono de Montagny-près-Yverdon
Blazono de Montagny-près-Yverdon
Blazono de Montagny-près-Yverdon
Vilaĝeniro de Montagny-près-Yverdon
Vilaĝeniro de Montagny-près-Yverdon
Vilaĝeniro de Montagny-près-Yverdon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 47′ 30″ N 6° 36′ 44″ O / 46.79167 °N, 6.61222 °O / 46.79167; 6.61222 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 30″ N 6° 36′ 44″ O / 46.79167 °N, 6.61222 °O / 46.79167; 6.61222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 702
Areo 3,52 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 1442
Komunumkodo 5922
Mapo de Montagny-près-Yverdon
Mapo de Montagny-près-Yverdon
Situa mapo de Montagny-près-Yverdon
vdr

Montagny-près-Yverdon estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 702 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montagny-près-Yverdon situas rekte nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La limon al Yverdon-les-Bains formas la kanaligita rojo Bey kaj la nordan komunumlimon la rojo Brine. En oriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Montagny, la industria kvartalo Chamard, kaj la setlejoj La Brinaz kaj Planta.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,52 km², de kiuj 6,5% estas kovritaj de arbaro, 69,9% servas por agrikulturo kaj 22,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montagny-près-Yverdon limas en nordo al Valeyres-sous-Montagny, en nordoriento al Grandson, en sudoriento al Yverdon-les-Bains, en sudsudoirento al Treycovagnes, en sudo al Chamblon, kaj en okcidento al Champvent.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Montagny-près-Yverdon pasas la kantonaj ĉefvojoj 151 de Yverdon-les-Bains al Pontarlier kaj 130 de Yverdon-les-Bains al Orbe. Sur la komunuma teritorio situas la alveturejo Yverdon-Okcidento al la svisa aŭtovojo A5, kiu pasas tra la komunuma teritorio. La komunumo estas konektita pere de la urba buslinio n-ro 3 de Yverdon-les-Bains kaj la stacidomo La Brinaz ĉe la mallarĝspura trajnlinio de Yverdon-les-Bains al Sainte-Croix.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Montagny-près-Yverdon datiĝas el la jaro 995 in villa Montaniaco. Dum mezepoko Montagny estis la centro de la Senjorujo Montagny. Dum la Batalo de Grandson la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo detruis la burgon konstruitan en la 11-a jarcento kaj atribuis la tutan teritorion al la Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio de 1798 Montagny estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]