Grandevent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Grandevent
Blazono de Grandevent
Blazono de Grandevent
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46°50′18″N 6°36′23″O  /  46.83833°N, 6.60639°O / 46.83833; 6.60639 (Grandevent)Koordinatoj: 46°50′18″N 6°36′23″O  /  46.83833°N, 6.60639°O / 46.83833; 6.60639 (Grandevent)
Nombro de enloĝantoj 223
Areo 3,45 km²
Alteco 665 m super marnivelo
Poŝtkodo 1421
Komunumkodo 5560
Mapo de Grandevent
Situa mapo de Grandevent
v  d  r
Information icon.svg

Grandevent estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 223 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grandevent situas sur la suda flanko de la montoĉeno Chasseron en la Ĵurasa Montaro, proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Grandevent, la setlejo Vers-chez-Grison kaj la alpopaŝtejo Le Grand-Brelingard, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,45 km², de kiuj 42,0% estas kovritaj de arbaro, 54,8% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grandevent limas en nordoriento, oriento kaj sudoriento al Fontaines-sur-Grandson, en sudokcidento al Novalles, kaj en nordokcidento al Bullet.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Grandevent situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo Grandevent atingeblas pere de kurboriĉa vojo de Fontaines-sur-Grandson. Malgranda vojo kondukas de la vilaĝo al Villars-Burquin kaj sur la altaĵo de Ĵuraso ekzistas konekta vojo de Mauborget tra la komunuma teritorio al Bullet. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimuem 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Baines al Novalles la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grandevent datiĝas nur el la 16-a jarcento kiel Grandevens. Ĝis 1730 Grandevent apartenis al la Majorejo Fiez, tiam post ties divido Grandevent fariĝis memstara komunumo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Philippe Heubi: Grandevent en Historia Leksikono de Svislando (2006-01-16)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]