Concise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Concise (stacidomo).
Concise
Blazono de Concise
Blazono de Concise
Blazono de Concise
Preĝejo Sankta Johano Baptisto en
Preĝejo Sankta Johano Baptisto en
Preĝejo Sankta Johano Baptisto en Concise
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 51′ 0″ N 6° 43′ 12″ O / 46.85000 °N, 6.72000 °O / 46.85000; 6.72000 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N 6° 43′ 12″ O / 46.85000 °N, 6.72000 °O / 46.85000; 6.72000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 880
Areo 11,40 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 1426
Komunumkodo 5554
Mapo de Concise
Mapo de Concise
Situa mapo de Concise
vdr

Concise estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 880 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Concise situas ĉe la sudokcidenta bordo de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro kaj etendiĝas en nordokcidento ĝis al la kresto de Monto Aubert, kie sur alteco de 1320 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Concise kaj la vilaĝetoj La Raisse, La Lance kaj Champ de Vaumarcus, kie troviĝas la Kliniko La Rochelle. Node de la vilaĝo Concise sur la komunuma teritorio situas la batalkampo de la Batalo de Grandson.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,40 km², de kiuj 64,6% estas kovritaj de arbaro, 25,9% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Concise limas en nordo al Mutrux, en oriento al Vaumarcus (NE), en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, en okcidento al Corcelles-près-Concise, en nordoriento al Bonvillars, kaj en nordnororiento al Provence.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Concise pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Yverdon-les-Bains al Neŭŝatelo kaj la svisa aŭtovojo A5, kies alveturejo Vaumarcus situas rekte sur la orienta komunumlimo. Montara vojo kondukas de Concise norden al Provence. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains. Krome la komunumo estas servata de la buslinio de Yverdon-les-Bains al Gorgier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Concise datiĝas el la jaro 1179 kiel Concisa. Dum la konstruado de la fervojlinio en la dua duono de la 19-a jarcento sur la teritorio de Concise estis trovitaj multnombraj objektoj el la neolitiko kaj la bronzepoko. Laŭlonge de la lagobordo troviĝis pluraj setlejoj. Pri setlejoj dum la romia epoko ekzistas nur malmultaj indikoj. Oni supozas, ke la ŝtonminejo de Les Favarges jam estis ekspluatita dum la romia epoko. Dum mezepoko Concise apartenis al la Senjorujoj Vaumarcus kaj Saint-Martin-du-Chêne kaj ek de 1282 al la Baronejo Grandson. La 2-an de marto 1476en Concise okazis la Batalo de Grandson, dum kiu la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo venkis la armon de Karolo la Brava. Ek de tiam Concise kune kun Corcelles formis majorejon de la Voktejo Grandson, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]