Kantono Neŭŝatelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

46°59′N 6°55′O  /  46.983°N, 6.917°O / 46.983; 6.917 (Kantono Neŭŝatelo)Koordinatoj: 46°59′N 6°55′O  /  46.983°N, 6.917°O / 46.983; 6.917 (Kantono Neŭŝatelo)

Kantono Neŭŝatelo
La blazono de Neŭŝatelo
La haveno de Neŭŝatelo
Ĉefloko Neŭŝatelo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1815
Oficialaj lingvoj  franca lingvo
Oficiala mallongigo  NE
Nombro de enloĝantoj 171848 (2009-12-31)
Areo 803 km²
Loĝantardenseco 214 loĝantoj/km²
Situo de Kantono Neŭŝatelo en Svislando
Mapo de la Kantono Neŭŝatelo
v  d  r
Information icon.svg

Kantono Neŭŝatelo estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia sidejo estas la urbo Neŭŝatelo. Fine de 2004, en la kantono vivis 167500 enloĝantoj, nombro, kiu kreskis al 171848 ĝis fino de 2009.

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas: france, itale kaj romanĉe Neuchâtel, germane Neuenburg. En la latina: Neocomium. Oficiala kantona lingvo estas la franca. La signifo de Neŭŝatelo estas nova kastelo, tial oni, malofte tamen, ankaŭ trovas la esperantan nomon Novkastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kantono Neŭŝatelo situas en la Ĵurasa Montaro kaj entendiĝas en nordoriento ĝis la bordo de la Lago de Neŭŝatelo, kie ankaŭ situas ĝia ĉefurbo. En oriento ĝi ankaŭ limas al la Lago de Bielo.

Najbaraj kantonoj[redakti | redakti fonton]

Kantono Neŭŝatelo limas en nordokcidento parte sur kresto de la Ĵurasa Montaro kaj parte laŭlonge de la rivero Doubs al Francio. En ĝis plej norda pinto la kantono limas al Kantono Ĵuraso laŭ proksimume 50 metroj en Biaufond, en oriento ĝis limas al Kantono Berno en sudoriento ĝi limas aliflanke de la Lago de Neŭŝatelo alterne al Kantono Vaŭdo kaj Kantono Friburgo, en okcidento ĝi limas al Kantono Vaŭdo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Neŭŝatelo estis ĝis komence de la 19-a jarcento princlando, kiu unuflanke estis aliĝinta loko de la Svisa Ĵurkomunumo kaj aliflanke princlando en la posedo de la Hohencolernoj. Per la morto de la princino Marie de Nemours formortis la nobela familio Orléans-Longueville ka la princlando falis al la prusa reĝo Frederiko la 1-a. Dum la Franca Revolucio de 1792 Neŭŝatelo deklaris, ke ĝi apartenas pli al la Svisa Ĵurkomunumo ol al Prusio. En la jaro 1794 la urbo La Chaux-de-Fonds estis komplete detruita per brulego kaj poste rekonstruita laŭ tute nova plano. Pro la paco inter Prusio kaj Francio de 1795 Neuŝatelo dum la Napoleona epoko en la jaro 1797 ne estis okupita kaj ne aligita al la Helveta Respubliko. Nur la 15-an de feburaro 1806 la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a koncedis la Princlandon Neŭŝatelo al Napoleono la 1-a. Post la falo de Napoleono la 1-a en la jaro 1814 la Princlando Neŭŝatelo revenis al la reĝo de Prusio, kiu donis al ĝi novan konstitucion. Surbaze de la kontrakto de la federacia kontrakto de la 9-a de septembro 1814 la Princlando Neŭŝatelo aliĝis kiel kantono al la Svisa Ĵurkomunumo. La Viena Kongreso rekonis en la jaro 1815 Neŭsatelon samtempe kiel prusan princlandon kaj svisan kantonon. Tiu duobla rolo ne daŭre povis funkcii kaj Neŭŝatelo donis al si en la jaro 1831 respublikan konstitucion. La prusa reĝolando protestis kontraŭ tio, tamen ĝi nenion entreprenis. Revolucio okazis la unuan de marto 1848 kun komenco la 29an de februaro en Le Locle. Per marŝado tra La Chaux-de-Fonds al Neuchâtel kun la trikolora respublika flago homoj alvenis al la ĉefurbo kaj postulis foriron de la reprezentanto de la prusa reĝo. Sensanga revolucio. Neŭsatelo nun donis al si la nomon Respubliko kaj Kantono Neŭŝatelo. La 2-an de septembro 1856 reĝistoj provis puĉon kontraŭ la respublika registaro kaj konkeris la Kastelon Neŭŝatelo hisante la nigra-blankan prusan flagon. La puĉo tamen malsukcesis kaj la respublikanoj enkarcerigis la reĝistojn. La prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a postulis, ke la Svisa Konfederacio liberigu la puĉistojn, sed la svisa registaro tion rifuzis, pro kio Prusio minacis Svislandon per milito. La svisa generalo Guillaume-Henri Dufour sendis trupojn al la limo por pretigi Svislandon kontraŭ prusa atako, sed danke al perado de Napoleono la 3-a, kiu vivis dum jaroj en orienta Svislando, la prusa reĝo rezignis definitive pri Neŭsatelo per la Kontrakto de Parizo de la 26-a de majo 1857. Pro la revolucio de 1848 la unua de marto estas feritago en la respubliko kaj kantono Neŭŝatelo.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Neŭŝatelo estas unu el la plej signifaj regionoj por la svisa Esperanto-movado. La spirita centro de la Svisa Esperanto-Movado troviĝas en La Chaux-de-Fonds, la plej granda urbo de la kantono. En tiu urbo troviĝas unuflanke la Kultura Centro Esperantista (KCE), kaj aliflanke la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko, kie ankaŭ troviĝas la sidejo de Svisa Esperanto-Societo.

El la kantono Neuchâtel estas personecoj kiel Jean Borel, Edmond Privat, Georges Stroele, Claude Gacond, Edouard Ducommun, Olivier Tzaut, Paul Humberset, Mireille Grosjean kaj multnombraj aliaj. Mondkonataj estas ankaŭ la svisaj horloĝoj el la kantono Neuchâtel, kiuj portas markonomojn en Esperanto: Movado, Certina, Universo, Eterna kaj Rado.

De la 13a ĝis la 16a de majo 2015 okazos en Svislando, en Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds CDELI la tria tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto, organizita de ILEI.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)