Helveta Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la Helveta Respubliko
RÉPUBLİQUE HELVÉTİQUE

La Helveta Respubliko deklariĝis la 12-an de aprilo 1798 post la okupo de la teritorio de la malnova Svisa Ĵurkomunumo far la trupoj de Napoleono. Ĝi ekzistis nur 5 jaron ĝis la 10-a de marto 1803. La Helveta Respubliko estis kvazaŭ eksporto de la franca revolucio al Svislando. Per la Helveta Revolucio ĝi metis finon al la feŭda kaj ofte tirana regado de la nobelaj dinastioj de la malnovaj lokoj Glaruso, Ŝvico, Urio, Obvaldo kaj Nidvaldo kaj de la urboj Lucerno, Zuriko, Berno, Bazelo kaj Friburgo, kaj de la Princabatejo Sankt-Galo.

La ĝis tiam servutaj teritorio de la Svisa Ĵurkomunumo per la Helveta Revolucio liberiĝis de jarcenta tiraneco. La homoj en la kamparaj vilaĝoj starigis liberecarbojn kaj bonvenigis la francajn trupojn de Napoleono kiel liberigantojn. Estis deklarita la Helveta Respubliko kiel unua nedisigebla tutsvisa ŝtato. Kiel administraj subdividoj estiĝis tuta serio de novaj kantonoj kiaj Kantono Linth, Kantono Säntis kaj Kantono Baden, tute laŭ la franca modelo. Tiun ĉi epokon de la svisa historio oni nomas kutime Helvetikon.

Kvankam la Helveta Respubliko ekzistis nur tre mallonge, ĝia ekzisto komplete modifis la historion de Svislando kaj por ĉiam influegis la svisan ŝtaton. Dum la epoko de la Helveta Respubliko por la unua fojo Svislando posedis konstitucion kaj tiel naskiĝis la ideo de tutsvisa ŝtato. Post la malvenko de Napoleono restariĝis por kelkaj jaroj la malnova Svisa Ĵurkomunumo, sed dum Eŭropo militis en 1848 preskaŭ ne rimarkite de la ceteraj eŭropanoj estis kreita la moderna Svisa Konfederacio, kiu kombinis la ideojn de la Helveta Respubliko kun la principoj de federala ŝtato.

La situacio antaŭ la revolucio[redakti | redakti fonton]

La diverskarakteraj ŝtatoj, kiuj ekzistis ĝis 1798 sur la teritorio de la hodiaŭa Svislando kaj formis la malnovan Svisan Ĵurkomunumon inter la eksplodo de la Franca Revolucio de 1789 kaj 1798 ne sukcesis adapti siajn individuajn konstituciojn al la bezono kaj postuloj de la epoko. Ankaŭ reformo por fortigi la federacion ne sukcesis. La misstatoj de la malnova Ĵurkomunumo post 1789 fariĝis ĉiam pli evidentaj, ĉar la malnova reĝimo (france Ancien Régime) precipe en la feŭde regataj urbaj kantonoj entreprenis ĉion por silentigi kritikulojn de la reĝimo. Per servera punado oni disciplinigis ekzemple la servutojn de la urboj Zuriko kaj Berno en 1792 respektive 1795, kiam ili petis reformojn de la «Sinjoroj Moŝtaj». La adeptoj de la revolucio kaj de politikaj kaj sociaj reformoj en la malnova Ĵurkomunumo estis nomitaj «patriotoj». La ĉefa celo de la patriotoj estis la forigo de la privilegioj de la regantaj nobelaj familioj, la forigo de la servutecoj kaj de la feŭdismo kaj la enkonduko de modernaj konstitucioj kaj de la libereco de ekonomio, opinio kaj komerco.

La Helveta Revolucio de 1798[redakti | redakti fonton]

La revolucio eksplodis en la regno de la urbo Bazelo. La 17-an de januaro 1798 estis starigita liberecarbo en la urbo Liestal. La servutoj konkeratakis la kastelojn de la urbaj voktoj. La 5-an de februaro la urba registaro de Bazelo abdikis kaj kunvenis la unuan fojon la nacia asembleo de Bazelo, kiel unua revolucia parlamento de Svislando. Pliaj revolucioj sekvis en Vaŭdo, kie la 24-an de januaro estis deklarita la Lemana Respubliko, kaj en la suba Valezo. La registaroj de Friburgo, Berno, Soloturno kaj Ŝafhaŭzo kaj fine ankaŭ de Zuriko akceptis la postulojn de la servutuloj, komencis kun revizio de la konstitucioj, agnoskis la suverencecon de la popolo kaj la egalecon de urbo kaj kamparo kiel bazo de la reformo.

16-franka monero de la Helveta Respubliko de 1800

La lukto por la nova ŝtatordo[redakti | redakti fonton]

Estiĝis granda kverelo pri la nova svisa konstitucio en marto 1798. Krom la propono de unueca konstitucio kreita en Parizo estiĝis diversaj proponoj de la diversaj kantonoj. La franca direktorio tial ordonis al Generalo Brune dividi Svislandon. Brune tiam fondis la Rodanan Respublikon ĉefe por krei ligon inter la italaj teritorioj kaj la franca patrina lando. Por la cetera Svislando estis antaŭvidita la kreado de du partŝtatoj. Pro interveno de Laharpe la franca direktorio finfine redecidis kontraŭ la dividplano kaj la franca regkomisaro Marie Jean François Philibert Lecarlier anoncis, ke la konstitucipropono el Parizo akiras leĝoforton. La imperiestro de la Sankta Romia Imperio ne rekonis la novan Helvetan Respublikon, kiu fakte per la alianckontraktoj kun Francio, fariĝis ties vazala ŝtato. La malamikoj de la Respubliko fuĝis al la influregiono de la habsburganoj. Sekvis pluraj militoj kaj ribeloj de la malnovaj lokoj Ŝvico kaj Nidvaldo, kiun francaj trupoj la 9-an de septembro 1799 per enmarŝo en centran Svislandon definitive haltigis. Lucerno nun estis instalita kiel la nova ĉefurbo de la Helveta Respubliko.

La armeo de la rusa generalo Suvorov trapasas la alpojn.

La 2-a Koalicia Milito[redakti | redakti fonton]

En la dua koalicia milito la rusaj generaloj Korsakof kaj Suvorov subtenis la habsburgajn trupojn, kontraŭ la helvetaj trupoj kaj iliaj napoleanaj aliancanoj. La franca generala Masséna tamen sukcesis venki la koalician armeon de Hotze, Korsakof kaj Suvorov la 25-an kaj 26-an de aŭgusto 1799 dum Batalo de Schänis kaj la 2-a Batalo de Zuriko. La milito tamen malfortigis la junan Helvetan Respublikon. Sekvis du puĉoj la 8-an de januaro kaj la 7-an de aŭgusto 1800. La 2-a Koalicia Milito finiĝis la 9-an de februaro 1801 per la Paco de von Lunéville.

Disfalo de la Helveta Respubliko[redakti | redakti fonton]

Per la packondkiĉoj Aŭstrio devis rekoni oficale la Helvetan Respublikon. Sekvis pliaj puĉoj, reformoj kaj estis adaptaj novaj konstitucioj, ghis la Respubliko en la jaro 1803 post la retiriĝo de la napoleonaj trupoj el Svislando disfalis. Per la Mediacia Akto la 5-an de marto 1803 la Helveta Respubliko finfine estis dissolvita. Sekvis nun la historia fazo de la Svisa Mediacio inter 1803 kaj 1813. La ŝtata alianco ek de nun nomiĝis latine Confederatio Helvetica.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La teksto de ĉi-tiu artikolo baziĝas unuflanke sur traduko el la teksto Helveta Respubliko de la germana vikipedio kaj aliflanke el informoj de la Historia Leksikono de Svislando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Helvetoj, antikva etno de kiu oni prenis la nomon

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]