Liestal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Liestal (distrikto) kaj Liestal (stacidomo).
Liestal
Blazono de Liestal
Blazono de Liestal
Pordeto de Liestal – rekonilo de la malnova urbocentro
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.76667 °O / 47.46667; 7.76667 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.76667 °O / 47.46667; 7.76667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 13417
Areo 18,21 km²
Alteco 327 m super marnivelo
Poŝtkodo 4410
Komunumkodo 2829
Mapo de Liestal
vdr

Liestal estas la ĉefurbo de la Kantono Bazelo Kampara. Ĝi estas kun 13417 loĝantoj (je la 31-a de marto 2008) fakte laŭ grandeco post Reinach, Allschwil, Muttenz, Pratteln kaj Binningen nur la sesa komunumo de la kantono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Liestal havas haltejon je la trajnlinio de Bazelo tra Olten, Sankt-Gotardo al Tiĉino kaj de Bazelo tra Aarau al Zuriko. Ek Liestal la mallarĝŝpura Waldenburg-Fervojo kondukas tra Frenkendorf al Waldenburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo prenis la rolon de kantona ĉefkomunumo ek de 1833, kiam okazis la disiĝo de la tiama Kantono Bazelo al la du duonkantonoj Kantono Bazelo Kampara kaj Kantono Bazelo Urba.

Ekonomio kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Ekonomie la urbo vivas unuflanke de industrio kaj aliflanke de servoperado. Agrikulturo ludas nur ankoraŭ marĝenan rolon. La urbo havas por tiom eta komunumo riĉan kulturan vivon kaj estas aparte konata pro sia vigla karnavalo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En 1909 en Listal prelegis Jakob Schmid. En 1910 en la urbeto estis fondita la Esperanto-Grupo Liestal. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 214)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]