Augst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Augst
Blazono de Augst
Augst
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 32′ 6″ N 7° 42′ 4″ O / 47.53500 °N, 7.70111 °O / 47.53500; 7.70111 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 6″ N 7° 42′ 4″ O / 47.53500 °N, 7.70111 °O / 47.53500; 7.70111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 887
Areo 1,64 km²
Alteco 275 m super marnivelo
Poŝtkodo 4402
Komunumkodo 2822
Mapo de Augst
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Augst estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 887 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Augst situas sur alteco de 275 m s.m. en la nordoriento de la Kantono Bazelo Kampara ĉe la alfluejo de la rivero Ergolz al Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Augst limas en nordokcidento aliflanke de la rivero Rejno al Grenzach-Wyhlen (Germanio), en nordoriento al Kaiseraugst (Kantono Argovio), en sudoriento al Giebenach, en sudo al Füllinsdorf, kaj en okcidento al Pratteln.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Augst estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio 70 al Bazelo kaj poŝtaŭtolinio al Pratteln.

La komunumo disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino.

Elektrocentralo[redakti | redakti fonton]

Elektrocentralo Augst/Wyhlen

En la rivero Rejno troviĝas digo kun la rivera elektrocentralo Augst/Whylen, kiu estas komuna german-sivsa entrepreno.

La du akvo-elektrocentraloj Augst kaj Wyhlen estis kune konstruitaj inter 1908 kaj 1912. La elektrocentralon Augst hodiaŭ funkciigas la entrepreno Kraftwerk Augst AG (KWA), subentrepreno de la svisa energigrupo Axpo. La akciojn de KWA estas je 80% tenataj de AEW Energie AG en Araŭo, kiu komplete apartenas al Kantono Argovio, kaj je 20% de Kantono Bazelo Kampara. La elketrocentralon Wyhlen funkciigas la entreprento Energiedienst Holding, Laufenburg AG, kiel akcioj apartenas je 76% al la germana entrepreno EnBW en Karlsruhe.

Historia romia urbo Augusta Raurica[redakti | redakti fonton]

La amfiteatro de Augst

En la oriento de la komunumo situas la restaĵoj de la romia urbo Augusta Raurica. Bone konservita estas la amfiteatro, templo kaj la iama forumo. En la romia muzeo Augst videblas inter aliaj objektoj arĝento-trezoro, kiu estis trovita dum konstrulaboroj en la jaro 1961.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Augst datiĝas el la jaro 615 kiel Augustodunensem. La nomo Augst devenas de la nomo de la Romioromia urbo Augusta Raurica, kiu situis iam sur la teritorio de la hodiaŭaj komunumoj Augst kaj Kaiseraugst.

La vilaĝo Augst estiĝis en la alemana epoko apud doganejo ĉe la ponto trans la rivero Ergolz. En la jaro 1442 Kaiseraugst estis disigita de Augst kaj atribuita al la aŭstria Baronejo Rheinfelden, dum Augst fariĝis en la jaro 1461 kune kun la Baronejo Farnsburg posedaĵo de la urbo Bazelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]