Kaiseraugst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Augusta Raurica)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaiseraugst (stacidomo).
Kaiseraugst
Blazono de Kaiseraugst
Preĝejo Sankta Gallus en Kaiseraugst
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 32′ 30″ N 7° 43′ 40″ O / 47.54167 °N, 7.72778 °O / 47.54167; 7.72778 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 30″ N 7° 43′ 40″ O / 47.54167 °N, 7.72778 °O / 47.54167; 7.72778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5181
Areo 4,91 km²
Alteco 269 m super marnivelo
Poŝtkodo 4303
Komunumkodo 4252
Mapo de Kaiseraugst
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Kaiseraugst estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 5181 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaiseraugst situas en nordokcidento de Kantono Argovio ĉe la suda bordo de la rivero Rejno, kies alia flanko apartenas al Germanio. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Bazelo kaj estas rapide kreskanta. Sur la teritorio de Kaiseraugst kaj la najbara komunumo Augst en Kantono Bazelo Kampara troviĝis antaŭ 2000 jaroj la romia provincĉefurbo Augusta Raurica. Ĉe la limo al Augst la rivero Ergolz alfluas al Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kaiseraugst limas en nordo aliflanke de la rivero Rejno al la germanaj komunumoj Grenzach-Wyhlen kaj Rheinfelden (Badeno), en oriento al la distriktĉefurbo Rheinfelden kaj al Olsberg, en sudo al Giebenach (Kantono Bazelo Kampara), kaj en sudokcidento al Augst (Kantono Bazelo Kampara).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kaiseraugst situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Rheinfelden, kaj ĝia stacidomo estas servata en duonhora kadenco de la bazela regiona trajnlinio S1.

Sur la teritorio de Kaiseraugst situas la triangulo de la naciaj aŭtoŝoseoj A2 de Bazelo al Lucerno kaj Tiĉino kaj A3 de Bazelo al Zuriko kaj Koiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa komunumo estis fondita en la jaro 1452 okaze de la divido de la malnova vilaĝo Augst en la hodiauan vilaĝon Augst kaj Kaiseraugst. Historie la nomo reiras al la romia urbo Augusta Raurica, kiu tie ekzistis en la 1-a jarcento ĝis ĝia detruo per tertremo en la jaro 250.

Ĝis la konkero fare de francaj trupoj en la jaro 1797 Kaiseraugst apartenis al la Habsburgoj kaj tiel al Aŭstrio. En la jaro 1802 la komunumo kun la tuta Frick-Valo fariĝis parto de la Helveta Respubliko kaj ek de 1803 de Kantono Argovio.

En la 1960-aj jaroj estis planita konstrui nuklean centralon en Kaiseraugst. Pro la granda rezisto de la loĝantaro kaj la okupo de la teritorio en la jaro 1975 kaj la influo de la katastrofo de Ĉernobilo la Svisa Federacio kaj la entrepreno Kernkraftwerk Kaiseraugst AG interkonsetis fine pri la rezigno pri la konstruo de la nuklea centralo kontraŭ parta kompenso de la kostoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]