Komunumo (Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komunumo Kilchberg ZH, tipa svisa vilaĝo

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Komunumoj (germane Gemeinden, france communes, itale comuni) estas la plej malgranda politika-administra divido en Svislando. En tuta Svislando troviĝas ĉirkaŭ 2600 komunumoj, kiuj varias laŭ grandeco de la plej grandaj urboj, kiel Ĝenevo kaj Zuriko, kun po centmiloj da loĝantoj, ĝis tre etaj komunumoj: la plej malgranda estas, laŭ la censo de 2004, Corippo, kun nur 17 loĝantoj.

Grava rimarko: Komunumo estas termino, forte ligita al juro nacia kaj tial ne povas estis difinita internacie! La difinoj de ĉi-tiu artikolo aplikeblas tial nur por Svislando!

Diferenco inter komunumo kaj municipo en Svislando (difinoj)[redakti | redakti fonton]

En PIV fakte la nocioj komunumo (PIV: malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo) kaj municipo (PIV: Urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo) iomete malklare distingiĝas. Tial endas difini, kion la esprimoj en Svislando signifas:

  • Politika komunumo en Svislando (germane politische Gemeinde) estas la urbo aŭ komunumo, politike aŭtonoma kun propra registaro kaj se temas pri urbo propra urba parlamento. Se ni parolas pri komunumo en Svislando, tiam ni, se el la konteksto nenion alian postulas, parolas pri la politika komunumo. Ekzistas en diversaj regionoj ankaŭ civilaj komunumoj, ekleziaj komunumoj, lernejaj komunumoj ktp. kiuj ne nepre kongruas kun la politikaj komunumoj. Komunumo konsistas el unu aŭ pluraj municipoj.
  • Urbo en Svislando (france villes, germane Städte, itale città, romanĉe citad) estas svisa komunumo kun pli ol 10'000 loĝantoj aŭ komunumo, kiu posedas historiajn rajtojn kiel urbo, cedita al ĝi ekzemple de mezepoka feŭdulo.
  • Vilaĝo en Svislando: Por neurbaj komunumoj kun malpli ol 10'000 loĝantoj kaj sen mezepokaj urborajtoj mankas aparta oficiala termino. Oni ĝenerale simple parolas pri vilaĝo.
  • Municipo en Svislando (germane kutime Ort) estas historia vilaĝo aŭ setlejo, kiu formas iu-grade sendependan unuon, sed ne estas aŭtonoma komunumo. En malgranda komunumo, kiu konsistas el nur unu municipo, komunumo kaj municipo estas plej ofte identaj.
  • Municipkomunumoj (germane Zivilgemeinde) kaj Lokkonunumoj (germane Ortsgemeinde): Historia diferencigo, kiu postvivis el la tempo de la Helveta Respubliko en kelkaj kantonoj, ekzemple Kantono Turgovio. Hodiaŭ tiu diferencigo praktike ne plu havas signifon. En multaj kantonoj tiu diferencigo estis en novaj konstitucioj nuligita kaj la municipkomunumoj malfonditaj kaj iliaj taskoj integritaj en la politikajn komunumojn. Atentu pri falsaj amikoj: En franclingva Svislando oni kutime utiligas (sed ne en ĉiuj franclingvaj kantonoj same) la vortojn commune kaj municipalité kiel sinonimoj en la senco de politika komunumo laŭ supra difino, dum oni utiligas lieu por municipo laŭ supra difino. En Tiĉino la itala vorto municipio signifas komuna administracio sed ankaŭ estas utiligita same kiel la franca kiel sinonimo por comune. En la romanĉa oni utiligas la vortojn vischnanca (kaj malofte kiel sinonimo cumin) por komunumo en la supra senco kaj vitg por municipo.

Jura pozicio de svisa komunumo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu svisa kantono leĝe difinas la jurajn respondecojn de siaj komunumoj; tiaj respondecoj povas ampleksi provizado per diversaj lokaj administraj servoj, ekzemple edukado kaj lernigado; medicinaj kaj sociaj servoj; aŭtobusaj kaj trajnaj sistemoj, kaj kolektado de impostoj. La respondecoj kaj la grado de kuncentrigado varias inter la diversaj kantonoj. Ĝenerale svisaj komunumoj estas vaste aŭtonomiaj. Validas konsekvence la principo de maksimuma subsidiareco: Kion ne reguligas la federacio, rajtas reguligi la kantono, kion ne reguligas la kantono rajtas reguligi la komunumo.

Ĝenerale la komunumojn estras konsilio aŭ konsilantaro kun komunumestro kiel la realiga instanco kaj la ĝenerala kunveno de ĉiuj enloĝantaj svisaj civitanoj kiel la leĝdona instanco. La pli grandaj komunumoj ĝenerale rajtas elekti urban parlamenton, kiu anstataŭas la ĝeneralan kunvenon de loĝantaro.

Civitaneco[redakti | redakti fonton]

Svisa civitaneco baziĝas sur civitaneco de kantono, kaj tiu siavice sur civitaneco de almenaŭ unu komunumo.

Komunumojn financas rektaj impostoj (ekzemple pri enspezoj); la nivelojn de impostado difinas la kantono kaj la komunumoj mem.

Multaj komunumoj trovas malfacile, subteni la postulitajn servojn per la permesitaj niveloj de impostoj, kaj sekve celas kunfandi sin diversmaniere kaj diversgrade kun aliaj komunumoj por ŝpari monon. Tiajn kunfandojn ĝenerale aprobas kaj akcelas la kantonaj registaroj.

La Svisa Federacia Oficejo por Statistiko nombras la komunumojn kaj donas al ili identigajn numerojn. Komunumo povas havi apartan poŝtkodon, aŭ plurajn, aŭ dividi kodon kun alia(j) komunumo(j).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]