Diskuto:Komunumo (Svislando)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montriĝis relative malfacila bone klarigi tiun-ĉi tre komplikan temon kompreneble por ne-svisoj ja eĉ por multaj svisoj. Mi baziĝas sur la kolekto de la svisaj federaciaj kaj kantonaj leĝoj kaj provis tiom simpligi la aferon, ke ankaŭ ne-fakulo pri svisa juro sukcesas kompreni. Feliĉe nuntempe la tendenco estas al simpligo kaj unuecigo de la sistemo. La difinoj prezentitaj en la artikolo estas nuntempe ĝustaj en pli ol 90% de la kazoj, tamen ekzistas lokaj esceptoj. DidiWeidmann 12:05, 5. Feb 2008 (UTC)

Ĝenerale[redakti fonton]

Komunumoj (germane Gemeinden, france communes, itale comuni) estas la plej malgranda politika-administra divido en Svislando. PIV diras pri komunumo interalie, ke tio estas malgranda administra distrikto. Kiel estas konate, la distrikto enhavas pluajn administrajn unuojn - urbojn aŭ vilaĝojn aŭ aliajn objektojn - sed ĉi tie oni skribas, ke en Svislando tio estas la plej malgranda politika-administra divido. Ĉu tio ne estas kontraŭdiraĵo? La plej malgranda politika-administra divido ja ne povas esti io, kio plu administras ion. Petr Tomasovsky (diskuto) 21:23, 7 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu tio ne estas falsa amiko? Petr Tomasovsky (diskuto) 21:26, 7 Apr. 2012 (UTC)