Subsidiareco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La principo de subsidiareco estas politika kaj socia principo, laŭ kiu pri necesa publika agado responsu la plej malgranda ento, kiu kapablas solvi mem la problemon. Tamen, kiam la problemo superas la kapablon de malgranda ento, tiam la supera ento devas anstataŭi la malgrandan laŭ la limoj de la principo de subsidiareco.

Subsidiarecon difinas la zorgo ne fari en pli alta nivelo tion, kio povas esti farata pli efike en pli malalta nivelo, t.e. la serĉo de la plej taŭga nivelo por publika agado.

La signifo de la origina latina vorto (subsidiarii = helpotrupo; subsidium = helpo, apogo) ja spegulas tiun duopan movon: kaj neinterveno (subsidiareco) kaj intervena kapablo (anstataŭado).

Formoj kaj agokampoj[redakti | redakti fonton]

Subsidiareco povas esti:

  • malsuprena: delego aŭ atribuo de povoj al pli malalta, malampleksa ento. Tion oni nomas malcentralizo. Tiuokaze decidas la supera ento pri la delegotaĵo kaj la delegricevonto;
  • suprena: atribuo de povoj al pli alta, ampleksa ento. Tion oni nomas federacio aŭ (inter ŝtatoj) superregneco. Tiuokaze decidas la suba ento pri la delegotaĵo kaj la delegricevonto.

Origino[redakti | redakti fonton]

Apero de la ideo[redakti | redakti fonton]

La germanan filozofon Johannes Althusius oni povas rigardi kiel la elpensinto de la principo de subsidiareco. En sia verko Politica: Methodice Digesta et Exemplis Sacris et Profanis Illustrata, Cui in Fine Adjuncta Est Oratio Panecyrica (1603) li emfazas la necesan memstarecon de la bazaj kolektivoj rilate al la centraj aŭtoritatoj.

El la kanona juro[redakti | redakti fonton]

La principo de subsidiareco fontas el la kanona juro. Tiun nocion oni trovas jam en la pensaĵoj de Tomaso de Akvino. Sed ĝin unuafoje vortigis papo Leono la 13-a en la encikliko Rerum Novarum, en kiu kuŝas la sociala doktrino de la Romkatolika Eklezio. Ĉi tiun doktrinon necesigis la troigoj de la industria revolucio kaj ĝiaj sekvoj super la civila socio.

Tiu principo, ankaŭ nomata principo de helpo, diras, ke morala kaj karitata eraro estus lasi al tro alta socia nivelo fari tion, kion povas fari la plej malalta socia nivelo, ĉar ĉi tiun oni senigus je ĉion, kion ĝi povas fari. Pro tio ĉiu laboranto rajtas la saman respekton -- kia ajn lia socia nivelo --, ĉar nur li povas fari sian laboron.

Aliaj influoj[redakti | redakti fonton]

La principon de subsidiareco defendis ankaŭ socialismaj pensistoj, ekz. la franca Pierre-Joseph Proudhon, kaj liberalismaj pensistoj, ekz. John Locke kaj John Stuart Mill.

En Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

La principo de subsidiareco eniĝis en la eŭropunian juron per la artikolo 3 B de la Mastriĥta traktato. Ĝi celas tion, ke la decidoj en Eŭropa Unio estu alprenitaj en la nivelo plej taŭga kaj plej proksima al la civitanoj.

Principo[redakti | redakti fonton]

La principo de subsidiareco laŭ la eŭropunia juro difiniĝas en la artikolo 5, paragr. 1 kaj 2, de la Roma traktato de Eŭropa Komunumo jene:

La Komunumo agas en la kadro de la kompetentoj kaj celoj donitaj de ĉi tiu traktato. Sur la kampoj, kiuj ne apartenas al ĝiaj ekskluziva agosfero, la Komunumo intervenas konforme al la principo de subsidiareco, nur se kaj tiel ke la celoj de la planita agado ne povas esti sufiĉe plenumitaj de la membroŝtatoj kaj do povas esti pli bone plenumitaj en la Komunuma nivelo pro la dimensioj aŭ efikoj de la planita agado.

Pro la insisto de la germanaj sublandoj (länder) tiu principo enskribiĝis en la traktato. Kadre de la konkurencaj agosferoj inter Eŭropa Komunumo kaj la membroŝtatoj, la Komunumo kompetentas, kiam estas nekontesteble, ke la agado de la Komunumo ŝajnas pli efika ol agado de pli loka instanco. Tiel necesas difini la kriteriojn, laŭ kiuj io estos deklarita nekontestebla.

Aplikado[redakti | redakti fonton]

Unu el la implicaj celoj estas malpliigi la plivastiĝon de la agosfero de la burokratia Eŭropa Unio.

Tamen la aplikado de la principo estas malsimpla kaj subjektiva. Tial verdire la politikaj konsentoj tiel influas, kiel la plej bona divido de la agokampoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]