John Stuart Mill
John Stuart MILL (n. la 20-an de majo 1806 en Londono - m. la 8-an de majo 1873 en Avignon, Francio) estis angla filozofo, politikisto, ekonomikisto, sociologo, feministo kaj ŝtatoficisto, kiu estas konsiderita kiel la plej influa liberalisto kaj defendanto de utilismo, nomita "la plej influa angla filozofo de la 19-a jarcento"[1].
Li faris fundamentajn kontribuojn al la filozofio de liberalismo. Lia liberala koncepto postulis la liberecon de la individuo super senlima registara kontrolo. Li evoluigis la teorion de utilismo en la kampo de la filozofio de moralo, okupiĝis pri logiko kaj politika filozofio kaj apogis la etikan teorion unue lanĉitan fare de lia instruisto kaj bona amiko de sia patro, Jeremy Bentham.
Dum kelkaj jaroj li estis membro de la Brita Parlamento, estante membro de la Liberala Partio kaj ankaŭ estis la dua parlamentano kiu petis virinan voĉdonrajton en 1832[2]. Li kredis ke tra la historio "ĉiuj inoj" kaj "la vasta plimulto de la maskloj" estis sklavoj, tial li konstante pledis por virina emancipiĝo, precipe en la libro "The subjection of women" (La submetiĝo de virinoj" publikigita en 1869.
Socipolitikaj vidpunktoj
[redakti | redakti fonton]Li estis fervora defendanto de sinesprimlibereco kaj kontraŭulo de cenzuro. Li estis teoriulo de demokratio, ne nur politika, sed ankaŭ ekonomia. Li kritikis la malbonojn de la burĝa sistemo kiel la proprieta malegaleco, la kulto de mono, la malalta vivnivelo de la laborista klaso kiun li vidis kiel venkantoj en la socialreformismo, esperante ke kapitalismaj kompanioj estos anstataŭigitaj per laboristaj kooperativoj kaj ke la sociekonomikaj funkcioj de la ŝtato estus reformitaj en la direkto de la protekto de la interesoj de la tuta socio kaj ĝiaj malplej protektitaj tavoloj, inkluzive de la edukado de la laborista loĝantaro. Li defendis ankaŭ ke sindikatoj ricevu larĝajn politikajn kaj sociajn rajtojn, inkluzive de la rajto je strikoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]En 1822-1823 li fondis kun kelkaj amikoj la Utilitarian Society. Li publikigis utilisman materialon interlie en volumo titolita Utilitarianism (1861). Per la verko A System of Logic (Sistemo de logiko, 1843) Mill elpaŝis kiel grava kaj respektinda filozofo. Li mem kredis, ke estonte ĝi eble estos la plej memorata el liaj libroj.
Lia ekonomika ĉefverko estis Principles of Political Economy with Some of Their Applications to Social Philosophy (Principoj de politika ekonomio kun kelkaj el iliaj aplikoj al socia filozofio, 1848)
La plej vaste konata publikaĵo de Mill verŝajne estas la libreto On Liberty (Pri libereco) kiu aperis en 1859. La ĉefa mesaĝo el tiu verko estas, ke “la sola celo, por kiu homo rajtas, individue aŭ kolektive entrudiĝi en la agadliberecon de aliuloj, estas sindefendo”
Esperanto-traduko
[redakti | redakti fonton]La unuan ĉapitron el lia verko On Liberty (Pri libereco) tradukis Bo Sandelin kaj aperis en la revuo "La Ondo de Esperanto"[3].
Persone
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de James Mill kaj baptofilo de Jeremy Bentham.
Honoro
[redakti | redakti fonton]Li ricevis honoran membrecon en 1868 en Hungara Scienca Akademio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jürgen Gaulke: John Stuart Mill. Rowohlt, Hamburg, 1996, ISBN 3-499-50546-0.
- Mark Philip Strasser: "Moral Philosophy of John Stuart Mill" Longwood Academic, 1991, Wakefield, New Hampshire. ISBN 0-89341-681-9
- Michael St. John Packe: The Life of John Stuart Mill, Macmillan,1952.
- Richard Reeves, John Stuart Mill: Victorian Firebrand, Atlantic Books, 2007, paperback 2008. ISBN 978-1-84354-644-3
- Samuel Hollander, The Economics of John Stuart Mill, University of Toronto Press, 1985.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Christopher Macleod, The Stanford Encyclopedia of Philosophy, Zalta, Edward. Metaphysics Research Lab, Stanford University, 2017. Arkivita de la originalo, la 17-an de decembro 2019.
- ↑ (en) Orator Hunt and the first suffrage petition 1832 (Orator Hunt kaj la unua voĉdon-peticio 1832), UK-Parliament. Alirite la 22-an de novembro 2019. Arkivita de la originalo, la 20-an de januaro 2021.
- ↑ (eo) Bo Sandelin, Libereco laŭ John Stuart Mill, La Ondo de Esperanto, pp. 62-73, n-ro 4, 2024
- Naskiĝintoj en 1806
- Mortintoj en 1873
- Anglaj filozofoj
- Anglaj ekonomikistoj
- Hungaraj akademianoj
- Feminismaj filozofoj
- Britaj verkistoj de la 19-a jarcento
- Britaj agnostikuloj
- Anglaj feministoj
- Britaj feminismaj verkistoj
- Anglaj logikistoj
- Anglaj aŭtobiografoj
- Britaj etikistoj
- Konsekvencistoj
- Anglaj politikaj verkistoj
- Klasikaj ekonomikistoj
- Skotdevenaj angloj
- Empiriistoj
- Anglaj politikaj filozofoj
- Anglaj libertarianoj
- Filozofoj pri lingvo
- Filozofoj de scienco
- Sociaj filozofoj
- Filozofoj de ekonomiko
- Kritikistoj de ekonomia kresko
- Anglaj eseistoj
- Anglaj virinbalotrajtistoj
- Utilistoj
- Filozofoj de psikologio
- Anglaj agnostikuloj
- Membroj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- Filozofoj de sekseco
- Filozofoj de historio
- Esprimliberecaj aktivuloj
- Feminismaj ekonomikistoj
- Filozofoj de menso
- Filozofoj de logiko
- Filozofoj de kulturo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 20-an de majo
- Mortintoj la 8-an de majo