Koiro (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Koiro)
Koiro
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 038  (2017) [+]
Loĝdenso 1 247 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo CH1903: 759455 / 191123 (mapo)46.852129.52965Koordinatoj: 46° 51′ N, 9° 32′ O; CH1903: 759455 / 191123 (mapo) [+]
Alto 593 m [+]
Areo 28,09 km² (2 809 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Koiro (Grizono)
Koiro (Grizono)
DEC
Koiro
Koiro
Situo de Koiro
Koiro (Svislando)
Koiro (Svislando)
DEC
Koiro
Koiro
Situo de Koiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chur [+]
vdr
Koiro (Chur, Coira, Cuera)
Blazono de Koiro
La urbo Koiro fotita en 2006
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Koiro
Koordinatoj 
Nombro de loĝantoj 38 214
Areo 28,09 km²
Alteco 593 m super marnivelo
Poŝtkodo 7000 ĝis 7007
Komunumkodo 3901
Mapo de Koiro

Koiro estas la ĉefurbo de la svisa Kantono Grizono. Koiro estas nuntempe la plej rapide kreskanta urbo en Svislando. Je la 31-a de decembro 2019 ĝi havis 38 214 loĝantojn. La urbo situas je 593 metroj super la marnivelo en la larĝa valo de la Alpa Rejno, kiu venante de okcidento en Koiro kurbiĝas kaj poste fluas norden tra la Rejnvalo al la Bodenlago. En Koiro la rivero Plessur enfluas en Rejnon.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Koiro devenas de la kelta vorto korakoria = klano, tribo. Germane la urbo nomiĝas Chur [ĥu:r], itale Coira [koj'ra], romanĉe Cuera [kŭe'ra] kaj france Coire [kŭ'a:r].

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Estante la ĉefurbo de trilingva kantono (itala, germana, romanĉa) en Koiro la tri lingvoj estas parolataj. Ĝis antaŭ la industriiĝo Koiro estis ĉefe romanĉlingva, hodiaŭ en la unua loko estas la germana kun 81 %, en la dua loko la romanĉa kun 5,4 kaj la itala kun 5,1. La cetera loĝantaro parolas kiel ĉie en Svislando la plej diversajn lingvojn (la kvaran lokon okupas nuntempe la serbo-kroata lingvo kun preskaŭ 4 %).

Historio[redakti | redakti fonton]

Koiro estas la plej malnova urbo en Svislando fondita proksimume 1000 jaroj antaŭ Kristo kiel la kelta opidumo Koria. Post konkero de la romianoj ĝi iĝis en -15 ĉefurbo de provinco Rhaetia Prima. La episkopujo Koiro cetere estas la plej granda episkopejo de Svislando. Al ĝi apartenas inter aliaj ankaŭ la katolikaj komunumoj de Kantono Zuriko. Post la disfalo de Romia imperio, la episkopo de Koiro fariĝis estro kaj protektanto de la regiono. Kiam Grizono iĝis svisa kantono la urbo elektiĝis kiel ties ĉefurbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vidindaĵoj de Koiro estas la Episkopejo (Bischöflicher Hof), la katedralo, kie troviĝas la tombo de la svisa patrioto Jürg Jenatsch kaj belega triptiko, la Griza Domo (Graues Haus), sidejo de la grizona registaro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Koiro estas konektita kun Zuriko per la aŭtoŝoseoj A3 kaj la Rejnvalo kun A13, kiu plukondukas trans la pasejo San Bernardino al Tiĉino. La iam planita transalpa fervojo de Zuriko tra Koiro al Milano jam de pli ol centjaroj finas en Koiro, same kiel la rejnvala linio, kiu ligas Koiron kun Munkeno kaj Aŭstrio. Anstataŭe estis konstruita la Retia Fervojo kies plej suda punkto estas la itala urbo Tirano kaj kiu en okcidento estas ligita tra la pasejoj Oberalp kaj Furka kun Valezo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Koiro[redakti | redakti fonton]

Jam en 1904 estis menciita en Svisa Espero la instruisto Engelhard Pargätzi, kiu instruis Esperanton en knaba gimnazio en Koiro. En 1906 en Koiro estis fondita la unua Grizona Esperanto-Societo, sed ĉar la plej multaj koiranoj en la dudekaj jaroj transiris al Ido, Esperanto en Koiro poste praktike malaperis. Dum la dua mondmilito s-ro Fauser provis restarigi Esperanto-grupon en Koiro. Sed tiuj klopodoj ne vere sukcesis. Ĝis hodiaŭ ĉiam denove unuopuloj aktivis en Koiro por Esperanto, tamen asocio aŭ vigla movado en Grizono ĝis hodiaŭ ne estiĝis.

En 2022 Svisa Esperanto-Societo (SES) kunvenis en Koiro la 25-an de junio por teni sian Ĝeneralan Kunvenon. La kultura programo de tiu semajnfino estis vizito al la Lia Rumantscha, (romanĉa Ligo) kies oficejo troviĝas en Koiro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]