Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono en Svisio konsistas el 11 distriktoj (en germana lingvo Bezirk, en romanĉa lingvo district, en la itala lingvo distretto), kiuj ekde 2017 ĉiuj nomatas regionoj, sed krome identas al la antaŭa distrikto. Ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, ili konsistis siavice el 39 komunumaroj (en germana lingvo Kreis, en romanĉa lingvo circul, en la itala lingvo circolo) - ekde la jaro 2016 la komunumaroj sen anstataŭo forfalas, sed bazaj komunumoj plu ekzistas.
Distriktoj de Kantono Grizono
[redakti | redakti fonton]
La plej multaj el la distriktoj de Kantono Grizono havas pure administran funkcion sen politika signifo. Ili nur ludas rolon kiel tribunalaj distriktoj. Ilia "ĉefloko" estas jure la sidejo de la tribunalo, respektive la loĝloko de la tribunala prezidanto. Escepto estas la distrikto Surselva, kiu disponas pri regiona parlamento kaj kies cirkloj fakte estas puraj subdistriktoj. Jen la listo (la ciferoj kaj indikoj baziĝas sur la datumoj de la 31-a de decembro 2009):
| Distrikto | Loĝantaro (31-12-09) |
Areo en km² |
Nombro da komunumoj |
Komunumaroj |
|---|---|---|---|---|
| Albulo | 8186 | 693.47 | 22 | Alvaschein, Belfort, Bergün, Surses |
| Bernino | 4667 | 237.30 | 2 | Brusio, Poschiavo |
| Imboden | 18483 | 203.81 | 7 | Rhäzüns, Trins |
| Inn/En | 9593 | 1196.56 | 13 | Ramosch, Suot Tasna, Sur Tasna, Val Müstair |
| Landquart | 24006 | 193.23 | 10 | Kvin Vilaĝoj, Maienfeld |
| Malantaŭa Rejno | 12596 | 617.63 | 28 | Avers, Domleschg, Rheinwald, Schams, Thusis |
| Malojo | 18586 | 973.61 | 12 | Bregaglia, Supra Engadino |
| Moësa | 7906 | 496.03 | 17 | Calanca, Mesoko, Roveredo |
| Plessur | 39743 | 266.75 | 12 | Koiro, Churwalden, Schanfigg |
| Prättigau/Davos | 26180 | 853.40 | 15 | Davos, Jenaz, Klosters, Küblis, Luzein, Schiers, Seewis |
| Surselva | 21915 | 1373.54 | 42 | Cadi/Disentis, Ilanz, Lumnezia/Lugnez, Ruis, Safien |
| Totale (11) | 191861 | 7105.33 | 180 |
Komunumaroj de Kantono Grizono
[redakti | redakti fonton]
Komunumaroj , kiel supre skribite, ekzistis nur ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo. Male al la distriktoj la komunumaroj estis historiaj politikaj unuoj kun certa aŭtonomio kaj politika signifo. La komunumaroj estis ankaŭ la elektodistriktoj dum kantonaj elektoj. La indikitaj ĉeflokoj en kelkaj de la komunumaroj estis nur la loĝloko de la komunumara prezidanto sen jura signifo, dum en aliaj komunumaro ekzistis reala administrejo kun diversaj aŭtoritatoj. Jen la listo (la ciferoj kaj indikoj baziĝas sur la datumoj de la 31-a de decembro 2009):
Reformprojekto
[redakti | redakti fonton]Nuntempe la Kantono Grizono kun du administraj ebenaĵoj inter komunumo kaj kantono estas superstrukturita. Tial la kantono planas simpligon de administraj strukturoj. Unua etapo estas konstituciŝanĝo por kreo de novaj administraj regionoj anstataŭ la nunaj distriktoj kaj komunumaroj. La elektodistriktoj, kiuj nuntempe kongruas kun la komunumaroj en tiu-ĉi unua etapo ne estos tuŝitaj. Samtempe oni instigas al kunigo de komunumoj, por ke la parte malgrandaj kaj malgrandegaj komunumoj akiru grandecon, kiu permesas la administradon komunan je bona efikeco-kostorilato.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mapo pri la administra divido de Kantono Grizono en la kantona retejo Arkivigite je 2010-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la Asocio de la grizonaj komunumarprezidantoj Arkivigite je 2011-08-30 per la retarkivo Wayback Machine