Saltu al enhavo

Luzein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luzein
Blazono de Luzein
Blazono de Luzein
Preĝejo de Luzein
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Luzein (ĝis fino de 2015)
Koordinatoj  46° 55′ 12″ N 9° 46′ 0″ O / 46.92000 °N, 9.76667 °O / 46.92000; 9.76667 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 12″ N 9° 46′ 0″ O / 46.92000 °N, 9.76667 °O / 46.92000; 9.76667 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1625 (fine de 2023)
Areo 31,60 km²
Alteco 958 m super marnivelo
Poŝtkodo 7242 Luzein
7243 Pany
Komunumkodo 3891
Mapo de Luzein
vdr

Luzein estas komunumo en la kantono Grizono de Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Prättigau/Davos; ĝis ties malfondiĝo fine de 2015 ĝi ankaŭ membris en la loka komunumaro Luzein. Ĝi havis 1156 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009; laŭ la stato fine de 2023 en la komunumo vivis 1 625 loĝantoj sur areo de 31,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 51 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Luzein situas en la mezo de Pretigovio (germane Prättigau) ĉe la norda valoflanko. La sudan limon de la komunuma teritorio formas la rivero Landquart. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Buchen, Luzein, Pany, kaj Putz. Krome al ĝi apartenas la kvartalo Dalfazza diversaj somersetlejoj kaj izolitaj bienoj.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Luzein limas en nordoriento al Sankt Antönien, en sudoriento al Küblis, en sudo al Fideris, en sudokcidento al Jenaz, kaj en nordokcidento al Schiers.

En la valo la komunuman teritorion pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos kaj paralele al ĝi la Retia Fervojo, kies stacidomo en Küblis estas ankaŭ la alirejo por la publika trafiko al Luzein, kies vilaĝoj atingeblas per poŝtaŭtolinio de la stacidomo Küblis al Sankt Antönien. La kantona vojo nr-ro 726.40 al Sankt Antönien pasas de Küblis tra Luzein. Krome estas vojo de la vilaĝa centro de Luzein al Schiers.

La hodiaŭa komunumo Luzein estis kreita en la jaro 1892 per kunigo de la vilaĝoj Buchen, Luzein, Pany kaj Putz, kiuj hodiaŭ formas la kvar frakciojn de la komunumo.

La unua dokumenta mencio de Luzein datiĝas el la jaro 1185 kiel Luzene.

En la 12-a jarcento en Luzein la katedrala kapitulo de Koiro posedis bienojn, kies rajtoj transiris en la 13-a jarcento al la Senjoroj de Vaz, kiuj donacis ilin al la Monaĥejo Sankta Jakobo en Klosters. La Brugo Castels apud Putz estis de la 12-a jarcento ĝis 1649 la sidejo de la regantaj nobelaj familioj. Kiel parto de la tribunalejo Castels Luzein aliĝis en la jaro 1436 al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1662 la tribunalejo Castels estis dividita al la tribunalejoj Castels-Jenaz kaj Castels-Luzein. [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]