Klosters (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Klosters
Blazono de la komunumaro Klosters
Klosters
Mapo de la komunumaro Klosters
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Ĉefloko Klosters-Serneus
Koordinatoj  46° 53′ N 9° 53′ O / 46.883 °N, 9.883 °O / 46.883; 9.883 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ N 9° 53′ O / 46.883 °N, 9.883 °O / 46.883; 9.883 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3894 (2009-12-31)
Areo 193,10 km²
Loĝantardenseco 20 loĝantoj/km²
vdr


La komunuaro Klosters estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 3894 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Klosters-Serneus.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Klosters situas en la supra parto de la valo Prättigau (esperante ankaŭ Pretigovio) en la fontregiono de la rivero Landquart.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Klosters estas grava nodo de la Retia Fervojo. Tra ĝi unuflanke pasas la linio de Landquart al Davos kaj aliflanke la linio tra la 19 kilometrojn longa Vereina-Tunelo al Sankt Maŭrico.

Komunumoj de la komunumaro Klosters[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Klosters konsistas (stato en 2011) nur el la komunumo Klosters-Serneus kun kies teritorio ĝi kongruas:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Klosters-Serneus Klosters-Serneus 3894 193.10 3871
Totale 1 3894 193,10

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Klosters datiĝas el la jaro 1436 zuo dem Closter. La komunumaro Klosters estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiam enkondukita leĝo pri la nova administra divido de Kantono Grizono. Ĝi origine konsistis el la komunumoj Klosters kaj Serneus. En la jaro 1865 la du komunumoj estis kunigitaj, tiel ke la komunumaro konsistis nur ankoraŭ el la komunumo Klosters-Serneus, kun kiu ĝi teritorie identas. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]