Val Müstair (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komunumaro Val Müstair
Blazono de la komunumaro Val Müstair
La valo kaj komunumo Val Müstair
Mapo de la komunumaro Val Müstair
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Ĉefloko Val Müstair
Koordinatoj  46°37′N 10°27′O  /  46.617°N, 10.45°O / 46.617; 10.45 (Val Müstair (komunumaro))Koordinatoj: 46°37′N 10°27′O  /  46.617°N, 10.45°O / 46.617; 10.45 (Val Müstair (komunumaro))
Nombro de enloĝantoj 1608 (2009-12-31)
Areo 198,65 km²
Loĝantardenseco 8 loĝantoj/km²


La komunuaro Val Müstair estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Inn/En. Ĝi havis 1608 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas ĝia ununura kaj samnoma komunumo Val Müstair.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Val Müstair situas sudoriento de Fornopasejo, do sur la suda flanko de la Alpoj. Tra la valo fluas la rivero Ramo, alfluanto de Adiĝo. Ĝi teritorie kongruas kun granda parto de la samnoma valo, al kiu krom la romanĉlingva svisa komunumaro Val Müstair apartenas ankaŭ la germanlingva komunumo Taufers im Münstertal en Italio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumaro Val Müstair kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 28 de Zernez tra Fornopasejo al Italio. Per poŝtaŭtolinio trans la pasejo al de Mals im Vinschgau al Zernez la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.

Komunumoj de la komunumaro Val Müstair[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Val Müstair konsistas (stato en 2009) el nur unu sola komunumo, nome:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Val Müstair Val Müstair 1608 198,65 3847
Totale 1 1608 198,65

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Val Müstair estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama administracia reformo de Kantono Grizono el la malnova tribunala komunumo. Ĝis la 31-a de decembro 2008 la komunumaro konsistis el 7 komunumoj, nome Tschierv, Fuldera, , Valchava, Santa Maria kaj Müstair. Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la 7 iamaj komunumoj kuniĝis al la nova komunumo Val Müstair. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]