Saltu al enhavo

Schams (komunumaro)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Schams
Blazono de la komunumaro Schams
Donat, komunumaro Schams
Mapo de la komunumaro Schams
komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
ĈeflokoZillis-Reischen
Koordinatoj 46° 36′ N  25′ O / 46.600 °N, 9.417 °O / 46.600; 9.417 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ N  25′ O / 46.600 °N, 9.417 °O / 46.600; 9.417 (mapo)
Nombro de loĝantoj1802 (2009-12-31)
Areo201,85 km²
Loĝantardenseco9 loĝantoj/km²
vdr

La komunumaro Schams estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. Ĝi havis 1802 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zillis-Reischen.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La valo de Schams, kiu kongruas kun la komunumaro Schams, estas la meza parto de la valo de Malantaŭa Rejno sude de la ravino de Viamalo.

Komunumoj de la komunumaro Schams

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Schams konsistas (stato en 2011) el 8 komunumoj, el kiuj Andeer estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
AndeerAndeer87646.303701
Casti-WergensteinCasti-Wergenstein5825.623703
DonatDonat2084.673705
FerreraFerrera8875.463713
LohnLohn488.173707
MathonMathon5115.133708
RongellenRongellen442.023711
Zillis-ReischenZillis-Reischen42924.483712
Totale 81802201,85 0211

La unua dokumenta mencio de Schams datiĝas el la jaro 831 in Sexaminis. Dum mezepoko la Senjorujo Schams estis feŭdo de la episkopo de Koiro al la Baronoj de Vaz. 1338 la valo transiris al la Grafoj de Werdenberg. En kontraŭstaro al la landaj senjoroj Schams aliĝis en la jaro 1424 al la Griza Federacio. Tio kondukis al la Milito de Schams, kiu finiĝis kun la malvenko de la Grafoj de Werdenberg kaj la deturo de la Kastelo Bärenburg en la jaro 1456. Kiel sekvo la Grafoj de Werdenberg revendis la valon al la episkopejo de Koiro, de kiu la valanoj sin liberaĉetis en la jaro 1458. Per la administracia reformo de Kantono Grizono de la jaro 1851 Schams fariĝis komunumaro de la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]