Saltu al enhavo

Küblis (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Küblis
Blazono de la komunumaro Küblis
Blazono de la komunumaro Küblis
Küblis
Mapo de la komunumaro Küblis
komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Ĉefloko Küblis
Koordinatoj  46° 54′ N 9° 46′ O / 46.900 °N, 9.767 °O / 46.900; 9.767 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ N 9° 46′ O / 46.900 °N, 9.767 °O / 46.900; 9.767 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1824 (2009-12-31)
Areo 53,25 km²
Loĝantardenseco 34 loĝantoj/km²
vdr


La komunumaro Küblis ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, estis administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. La distrikto ekde la komenco de 2017 nomiĝas regiono Prättigau/Davos, sed krome identas al la antaŭa distrikto. La komunumaro havis 1 824 loĝantojn la 31-an de decembro 2009 sur areo de 53,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estis Küblis.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Küblis situis en la supra parto de Pretigovio (germane Prättigau) kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart. En nordo ĝi limis al la komunumaro Luzein, en nordoriento al Vorarlbergo (Aŭstrio), en oriento al la komunumaro Klosters, en sudo al la komunumaro Schanfigg, kaj en okcidento al la komunumaro Jenaz.

Komunumoj de la komunumaro Küblis

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Küblis konsistis (stato en 2011) el 3 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Küblis estis la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Conters im Prättigau Conters im Prättigau 234 18.40 3881
Küblis Küblis 829 8.14 3882
Saas im Prättigau Saas en Prättigau 761 26.71 3883
Sume 3 1824 52,25

La komunumaro Küblis estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono. [1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]