Suot Tasna (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Suot Tasna
Blazono de la komunumaro Suot Tasna
Scuol, ĉefloko de la komunumaro Suot Tasna
Mapo de la komunumaro Suot Tasna
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Ĉefloko Scuol
Koordinatoj  46° 47′ N 10° 18′ O / 46.783 °N, 10.300 °O / 46.783; 10.300 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ N 10° 18′ O / 46.783 °N, 10.300 °O / 46.783; 10.300 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3719 (2009-12-31)
Areo 298,83 km²
Loĝantardenseco 12 loĝantoj/km²
vdr


La komunuaro Suot Tasna estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Inn/En. Ĝi havis 3719 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Scuol.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Suot Tasna situas en Suba Engadino ambaŭ-flanke de la rivero Eno. Ĝia suda parto apartenas al la Svisa Nacia Parko. La regiono ĉefe vivas de la turismo en la regiono de la parko.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Scuol estas finpunkto de la linio de Retia Fervojo trans Engadino. Tra la komunumaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojopasejo tra Engadino al Aŭstrio.

Komunumoj de la komunumaro Suot Tasna[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Suot Tasna konsistas (stato en 2011) el 3 komunumoj, el kiuj Scuol estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Ftan Ftan 508 43.08 3761
Scuol Scuol 2334 144.14 3762
Sent Sent 877 111.61 3763
Totale 3 3719 298,83

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Suot Tasna estis kreita surbaze de la administracia reformo de la jaro 1851 el al malnova tribunalkomunumo Suot Tasna.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]