Inn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mezeŭropa rivero. Por aliaj signifoj vidu la paĝon INN.
Inn/En/Eno
Inn Susch.jpg
Inn en Engadino
Longeco 517 km
Alteco de la fonto 2484 m
Meznombra trafluo 730 m³/s
Akvokolekta areo 25700 km²
Alfluantoj Ötztaler Ache, Alz, Salzach,
Sill kaj Ziller
Alfluas al Danubo
Alteco de la enfluejo 291 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg
Mapo de la proksimuma rivervojo de Inn

La rivero Inn (en Esperanto ankaŭ Eno, romanĉe En) fontas el Morteratsch-Glaĉero (je 2000 m s.m.) en Engadino en la Grizonaj Alpoj kaj el la lago Lunghin (je 2484 m s.m.), proksime de la Malojopasejo. Tie, ĉe monto Piz Lunghin, akvoj fluas al tri maroj: Adriatiko tra Pado, Atlantiko tra Rejno kaj Nigra Maro tra Danubo, al kiu fine iras ankaŭ la akvo de Inn.

La rivero unue trafluas la grizonan valon Engadino, kiu konsistigas la koron de romanĉlingva Svislando, nord-orienten al Aŭstrio. Tiam ĝi trafluas la aŭstran provincon Tirolo kaj turniĝas iom norden, borante sian vojon tra la Nordaj Alpoj. Atinginte la germanan provincon Bavario ĝi formas unue la aŭstrian-germanian landlimon, poste trafluas Bavarion kaj kurbiĝas orienten por denove atingi tiun landlimon, laŭ kiu ĝi fluas ĝis la urbo Passau. Tie ĝi, forlasinte la limon okcidenten (germanien) dum mallonga distanco, fluas en la riveron Danubo.

La valo de Inn inter Innsbruck kaj la limurbo Kufstein estas parto de la plej grava nord-suda vojo tra la Alpoj, kies daŭrigo suden estas la pasejo Brenner (Brenero).

Mörnbach [mernbaĥ], foje nomata Mörn, estas dekstra alfluanto de Inn.

Urboj ĉe la rivero[redakti | redakti fonton]

Flankaj riveroj[redakti | redakti fonton]

En la riveron Inn fluas interalie jenaj riveroj kaj riveretoj, nomataj ek de la riverfino en Passau:

Rott  
 Pram
Kößlarner Bach 
Erlbach  
 Mattig
 Salzach
 Alz
Isen  
Attel  
Mangfall 
 Sims
 Rohrdorfer Ache
Thierseer Ache 
 Brixenthaler Ache
Brandenberger Ache 
 Ziller
 Sill
 Ötztaler Ache
Sanna  
 Pitze
 Spöl
 Bernina

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]