Innsbruck
Innsbruck | ||
latine Oenipontum | ||
urbo | ||
Urbocentro (Maria-Theresien-strato kun Hospitala kirko maldekstre)
| ||
|
||
Oficiala nomo: Innsbruck | ||
Ŝtato | Aŭstrio | |
---|---|---|
Federacia lando | Tirolo | |
Montaro | Alpoj | |
Aŭtostradoj | A12, A13 | |
Rivero | Inn | |
Situo | Innsbruck | |
- alteco | 574 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 16′ 00″ N 11° 23′ 00″ O / 47.26667 °N, 11.38333 °O (mapo) | |
Areo | 104,91 km² (10 491 ha) | |
Loĝantaro | 124 579 (01.01.2014) | |
Denseco | 1 187,48 loĝ./km² | |
Fondo | 1170 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 6010–6080 | |
Situo de Innsbruck enkadre de Aŭstrio
| ||
Situo enkadre de Alpoj
| ||
Vikimedia Komunejo: Innsbruck | ||
Retpaĝo: www.innsbruck.at | ||
Innsbruck (esperantigebla Insbruko) estas la ĉefurbo de la federacia lando Tirolo, en Aŭstrio. En 2014, tie loĝis 124 579 homoj. Famas internacie la Universitato de Innsbruck.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio insbruka baziĝas grandparte sur la graveco de la urbo kiel trafiknodo: aŭtoŝoseo/fervojlinio tra Inn-Valo de Vorarlbergo al Bavario, aŭtoŝoseo/fervojlinio al montpasejo Brenero kaj strato al Scharnitz-montpasejo igis kaj igas la urbon centro pri vartransporto kaj turismo.
La urbo estas unu el la plej gravaj foiraj kaj komercaj urboj de Aŭstrio, precipe por la alpa turismo kaj la alpa agrikulturo, krome temas pri elstara kongresurbo. En la industriaj kvartaloj en la oriento de la urbo (proksime de la flughaveno) troviĝas entreprenoj de metalprilaborado, maŝinkonstruo kaj elektrotekniko kiel ankaŭ entreprenoj pri lignaĵoj, ŝtofoj kaj nutraĵoj. Ankaŭ la sonorilmuldado gravas. Insbruko estis dufoje loko de la Vintraj Olimpikoj - en 1964 kaj 1976. La por tio faritaj konstruaĵoj kaj instalaĵoj igis Insbrukon centrego de vintra sporto. En Insbruko gastas ankaŭ ĉiujare sportistoj okaze de la skisalta turniro Vierschanzentournee. La skisaltejo troviĝas ĉe la monteto Bergisel. Tradicia artentrepreno estas Tiroler Glasmalerei- und Mosaikanstalt.
Silueto kaj kulturo
[redakti | redakti fonton]Enkadras Insbrukon altaj montoj en la nordo (Brandjoch: 2 599 metroj; Hafelekarspitze: 2 334 metroj) kaj en la sudo (Patscherkofel: 2 246 metroj; Saile: 2 403 metroj). Estas la urbo sidejo de katolika episkopo, de universitato (Leopold-Franzens-Universität), fondita en 1669), de multaj akademioj, konservatorioj, esplorinstitutoj kaj de landaj respektive federaciaj institucioj.
En la historia urbokerno estas belaj laŭboj kaj domoj kun lindaj orieloj. La plej gravaj vidindaĵoj insbrukaj estas:
- Kortega kastelo (Hofburg de 1460, 1754-1770 alikonstruo) kun monumenta tombo de imperiestro Maksimiliano la 1-a en la Kortega kirko
- Ottoburg (1494/95)
- Neuhof (1493-1496) kun Ora Tegmento
- Malnova urbodomo (1358-1691 en diversaj konstrufazoj) kun Urba turo (1442-1450)
- Zeughaus
- Hofgarten (Innsbruck)
- Liberigmonumento
Elstaraj sakralaj konstruaĵoj jenas:
- Kapucena monaĥejo en Innsbruck
- Katedralo Sankta Jakobo (baroka, 1717-1724)
- Jezuita kirko (16./17. jarcentoj) kun Princa kripto
- Hospitala kirko (1701-1705)
- Preĝejo Sankta Johano Nepomuka (1729-1735)
- Kirko Mario Helpantino (1646)
Aliaj vidindaj konstruaĵoj estas:
- Canisianum
- Deutschordenshaus (1533)
- Trautsonhaus (1541)
- Helbling-domo (fasado 1732)
- Alte Universität (16./17. jarcentoj, antaŭe Jezuita kolegio)
- Landhaus (baroka, 1725-1728)
Multaj palacoj kaj nobelrezidejoj en la 17a kaj 18a jarcentoj ĝis hodiaŭ konserviĝas. La impona Anna-kolono en la tutcentra Maria-Theresien-strato donacitis en 1703 en memoro de la formarŝo de bavaraj trupoj en la festotago de Sankta Anno. La grava renesanca Kastelo Ambras troviĝas en la suda periferio de Insbruko; apude troviĝas eksa soldattombejo nomita Tummelplatz. Fama muzeo estas la Tirola Landa Muzeo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam dum bronzepoko setlis homoj en la regiono insbruka (kp. elfositaĵoj el la 13-a jc A.K. en la antaŭvilaĝoj Hötting kaj Mühlau). La romianoj fondis laŭlonge de la stratego Via Claudia Augusta la urbon Veldidena (la nuna urboparto Wilten). Inter 1165-80 faritis surloke fare de la grafoj de Andechs ponto tra la rivero Inn. La unua mencio kiel Inspruke / ponto trans Inn estis en 1187; urborajtoj venis en 1200, kiujn konfirmis duko Oto la 2-a (Andechs-Meranien) en 1239. En 1253 Insbruko faritis parto de Tirolo post la estingiĝo de la Andechs-anoj. Tirolon ekposedis la Habsburgoj en 1363 kiuj faris Insbrukon la ĉefurbo tirola en 1420. La sekvintajn jarcentojn Insbruko tre subtenitis fare de la tirola linio habsburga kaj iĝis centro eŭropa pri muziko.
Apartenis kontraŭvole la urbo inter 1806-14 al Bavario. La Tirola ribelo sub Andreas Hofer helpis fini tiun okupadon. Ekde 1815 estas Insbruko la ĉefurbo de la Lando Tirol (post la novordigo de Eŭropo en la kuro de la Viena kongreso). En 1910 malfermitis la porpastra seminario Canisianum. Hodiaŭ loĝas ĉirkaŭ 115.000 homoj en Insbruko. En 1968 estiĝis la Episkopujo Innsbruck; ĝia unua episkopo estis Paulus Rusch.
Vidindaĵoj en ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Alois Walde
- Bernhard Aichner
- Bernhard Hippler, teologo
- Günther Lorenz, historiisto
- Hans Andre
- Helmut Schinagl, verkisto
- Hermann Ölberg, lingvisto
- Hermes Halpaur, jezuito
- István Kulinyi, hungara grafikisto
- Julia Gschnitzer, aktorino
- Karl Arnau, aktoro
- Karl Gruber
- Leo Blaas
- Manfred Kienpointner, lingvisto
- Raimund Schreier, abato
- Reinhold Stecher, episkopo
- Rudolf Greinz
- Sigismondo de Aŭstrio
- Wenzel Scholz, aktoro
- György Haiman, hungara tipografo
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de la urba registaro (germane)
- Oficiala porturista paĝaro Arkivigite je 2005-09-23 per la retarkivo Wayback Machine (ĉeĥe, germane, angle, hispane, france, itale, hungare, nederlande, pole, rumane, ruse)
- Prezentado de la preĝejo de la jezuitoj en Innsbruck Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (Esperante)