Arsenalo de Innsbruck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstera fasado de la Arsenalo en Innsbruck
La arsenalo ĉ. la jaro 1507

La Arsenalo de Innsbruck (germane: Zeughaus) estas iama armea arsenalo en la tirola ĉefurbo, en la urbokvartalo Dreiheiligen, Zeughausgasse nr 1.

Historion[redakti | redakti fonton]

Maksimiliano la 1-a konstruigis la Arsenalon de 1500 ĝis 1505 sur la sojlo kiu tiam estis antaŭ la pordegoj de la urbo. Ĝi konsistas el du 80x10 m, duetaĝaj aloj kaj du mallarĝaj enirdometoj kaj blokoj kiuj ĉirkaŭas grandan internan korton.

Materialo por milito estis stokita ĉi tie kaj, ĉirkaŭ la Arsenalo, estis duavicaj konstruaĵoj. Same kiel kanono, multaj manpafiloj ankaŭ estis stokitaj ĉi tie. En 1503 latunfandejo estis enkonstruita en Mühlau (oriente de Innsbruck). Decide por la konstruado tie ĉi estis la loko de la grandurbo de Innsbruck kiel trafiknodo kaj la floraj kuprominoj de Tirolo, kiu kaŭzis viglantan armiloindustrion en Innsbruck tiutempe.

En 1503 enhavis la armilejon proksimume 150 pafilojn.

Ĝis la fino de la monarkio en 1918 la loko daŭre estis en uzo kiel la Arsenala Kazerno (Zeughauskaserne). Poste ĝi servis nur kiel deponejo, i.a. por kabloj. Ĝi estis reestigita en 1964-1969 (planoj de arkitekto Robert Schuller) kaj malfermiĝis en 1973 kiel Tirola Regionhistoria Muzeo / Tiroler Landeskundliches Museum.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ branĉo la Ferdinandeum-muzeo (Tiroler Landesmuseum) estas gastigita en la Arsenalo. Ĝi ofertas historian kaj teknikan kolekton de la kulturhistorio de Tirolo de la frua periodo ĝis ĝia plej lastatempa historio. La muzeo malfermitas por nedaŭraj ekspozicioj. En somero la interna korto estas aranĝita ofte kiel liberaera kinejo kaj por koncertoj.

Rondirado muzea[redakti | redakti fonton]

Komence oni informatas pri geologio kaj mineralogio de la lando. Poste prezentatas tipaj aferoj el diversaj historiaj epokoj: minado, religio, ero de Napoleono Bonaparte, la 19-a jarcento kun la evoluo de turismo, la du mondmilitoj.

Tre konata estas la t.n. Schwazer Bergbuch (minista katalogo) de 1556, la unua stratomapo de Eŭropo pendota survande (el 1520) kaj la grandaj globusoj de Peter Anich el la 18-a jarcento. Tirkestoj kun objektoj el ĉiuj epokoj invitas al plukleriĝado kaj gapado. La Arsenalo difinas sin kiel muzeon por la tuta familio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Hartwig Neumann: Das Zeughaus. Die Entwicklung eines Bautyps von der spätmittelalterlichen Rüstkammer zum Arsenal im deutschsprachigen Bereich vom XV. bis XIX. Jahrhundert. 2 Bde. Koblenz 1990/91.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo Arkivigite je 2020-03-27 per la retarkivo Wayback Machine