Raimund Schreier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
abato Raimund Schreier (2010)

Raimund SCHREIER (naskiĝinta la 29-an de decembro 1952 en Insbruko) estas aŭstra teologo kaj premonstrato. Ĝis decembro 2022 li abatis ĉe la konvento en la insbruka kvartalo Wilten. De 2017 li estis ĉefprioro de la aŭstria filio de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pasiginte la junulajn jarojn en Völs (Distrikto Innsbruck Land), li eniris en septembro 1971 la ordenon de la premonstratoj; la solenajn votojn li faris en 1972 kaj la sacerdota ordinacio estis en la 19.5.1977. Li deĵoris kiel kantoro kaj religiinstruisto ĉe bazlernejo en Amras, ĉe la Trejnada mezlernejo je Wilten kaj - Insbruke - ĉe la Pegagogia altlernejo kaj la tradiciriĉa lernejo Akademisches Gymnasium. Paralele li animzorgantis en la studenta internejo Studentenkonvikt Norbertinum, engaĝiĝis en la konventa administrato kaj gvidis la koruson Wiltener Sängerknaben.

En 1992 posteulis li abatece Alois Stöger.[1] Konsekris lin en la 29.5.1992 la insbruka episkopo Reinhold Stecher. Devizo lia estas Ut credat mundus – Ke la mondo kredu. En 2014 lia deĵorado estis plilongigita por la daŭro de 12 jaroj. Estante abato de Wilten li aŭtomate estis honora ĉefkapelano de la lando Tirolo.

En decembro 2022 oni informiĝis pri la demisipeto de li kaj ties pozitiva akcepto fare de la plej superaj premonstratoj.[2] En la 4.5.2023 malantaŭulo iĝis Leopold Baumberger.[3]

Schreier membras ĉe la MKV-korporacioj K.Ö.St.V. Teutonia zu Innsbruck kaj K.Ö.St.V Amelungia zu Innsbruck kaj ĉe la ÖCV-korporacio AV Austria Innsbruck.

Engaĝiĝo kavalirordena[redakti | redakti fonton]

Schreier interesiĝas pri diversaj socialaj projektoj en la Sankta Lando. En 1996 la kuria kardinalo Carlo Furno nomumis lin granda oficiro de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo. Inter 1996 kaj 2017 Schreier estis prioro de la komandorejo aŭstria. De februaro 2017 li estas eĉ granda prioro.[4]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Granda ofirico de la kavalirordeno (1996)
  • honora ringo de la urbo Insbruko (2004)
  • granda meritkruco Pro Merito Melitensi de la Malta Ordeno (2005)[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Damit die Welt glaubt - ut credat mundus."
  2. "Stift Wilten bekommt neuen Abt." Ĉe: tirol.orf.at, 4.12.2022
  3. "Neuer Abt im Stift Wilten: Sellrainer Pfarrer folgt auf Prälat Schreier." Ĉe: Tiroler Tageszeitung, 8.5.2023
  4. "OB Abt Mag. Raimund Schreier OPraem zum neuen Großprior der Statthalterei Österreich ernannt." - Ĉe: Oessh.at, 18.3.2017
  5. Ordensverleihung in Tirol. Arkivita el la originalo je 2015-12-04. Alirita 2024-02-23.