Reinhold Stecher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhold Stecher
romkatolika episkopo de Innsbruck
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1921 (1921-12-22)
en Innsbruck
Morto 29-an de januaro 2013 (2013-01-29) (91-jaraĝa)
en Innsbruck
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Canisianum (Innsbruck) vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • katolika sacerdoto • montgrimpanto • aŭtoro • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj Q47495026 vd
Episkopo de Innsbruck
Dum 1981-1997
Antaŭulo Paulus Rusch
Sekvanto Alois Kothgasser
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reinhold STECHER (naskiĝinta la 22-an de decembro 1921 en Innsbruck[1], mortinta la 29-an de januaro 2013 samloke) estis aŭstra teologo kaj episkopo romkatolika de la Episkopujo Innsbruck.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno kaj laboro ĉe Regna Laborservo li eniris en 1939 la Porpastran seminarion Sankta Mikaelo en Matrei am Brenner/Distrikto Innsbruck Land. Post neniiĝo de la seminario fare de la nazioj li studis en la konvento en Sankt Georgen am Längsee. Pro partopreno en malpermesita pilgrimo al Maria Waldrast en Mühlbachl/Distrikto Innsbruck Land Stecher internigitis du monatojn en prizono de Gestapo. Destinite por koncentrejaneco li devis iĝi ano de Wehrmacht estonte ĉe frontoj en Karelio, Sameio kaj Norvegio. Vundite li eniris, post patrujenreveno en malfrua aŭtuno 1945, la porpastran seminarion insbrukan Canisianum.

En la 19.12.1947 li ordinitis pastro en Schwaz[2] al kio sekvis deĵoroj hejmestra, instruista kaj animzorgista. En 1951 li doktoriĝis; ekde 1958 li membris al Österreichischer Cartellverband/ÖCV: la filieron de ÖCV AV Raeto-Bavaria Innsbruck estis kunfondinta lia patro Heinz Stecher en la jaro 1908-a. Stecher membris poste honore ankaŭ al aliaj filieroj insbrukaj. Inter la jaroj 1956 kaj 1981 li estis instruisto pri religio ĉe la Porinstruista seminario insbruka (Lehrerbildungsanstalt Innsbruck) kaj paralele ekde 1968 li profestoris pri religia pedagogiko ĉe la Pedagogika akademio federacia (Pädagogische Akademie des Bundes). Inter 1965 kaj 1970 li estis ĉefanimzorgisto en la porpastraj seminarioj de la diocezoj Innsbruck kaj Feldkirch.

Episkopado[redakti | redakti fonton]

En decembro 1980 papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin posteulo de Paulus Rusch. La episkopa ordiniĝo estis en la 25.1.1981 fare de Paulus Rusch, la episkopoj de la Episkopujo Bozen-Brixen respektive de la Episkopujo Feldkirch, Joseph Gargitter kaj Bruno Wechner. Lia devizo estis Servire et confidere (servi kaj konfidi). Ene de la Aŭstria Episkoparo Stecher multajn jarojn responsis pri la temoj Caritas (karitataj agadoj) kaj virinoj. Samtempe li reprezentis la aŭstrojn observule ene de la prikreda komisio de la Germana Episkoparo. Posteulo de Stecher episkopece iĝis en la 10.10.1997 Alois Kothgasser.

Kiel episkopo Stecher preferis integran gvidadon (iel kontraŭe al la kutimoj de la antaŭulo Rusch). Stecher substrekis voli gvidadi la diocezon en spirito de kuno kaj engaĝiĝis pri partoprenrajtoj de la episkopujanoj tra diversaj eklezikorporaciaj komisioj. Stecher ekde 1988 ankaŭ kontraŭbatalis la daŭre kredatajn filegendojn pri akuzo pri sango de la knabo Andreĉjo el Rinn malpermesante ĉian ajn kulton. Papo Paŭlo la 6-a jam en la 1960-aj jaroj estis dirinta ke la andreĉja relikvo estas falsaĵo. Stecher krome antaŭenpuŝis la beatuliĝon de la du martiraj animzorgantoj Otto Neururer kaj Jakob Gapp kaj manaĝis la viziton de papo Johano-Paŭlo la 2-a en Innsbruck en 1988. En 1993 Stecher favoris la agadojn de la platformo SOS Mitmensch kontraŭ plebiscito pri laŭdire necesa azilpeta malfaciligo kion propagandis la partio Freiheitliche Partei Österreichs.

Mallonge antaŭ la fino de la episkopeco Stecher verkis en 1997 leteron kritikan kiu komence ne estus destinita por publikiĝo; estis la letero komento pri dekreto de la Romia Kurio pri repuŝo necesa de laikaj partoprenrajto; Stecher taksis la ideojn de Romo deficito teologia kaj animzorga kaj plendis la perdon de mizeremo ĉe la gvidantoj ekleziaj.

En 2011 Stecher ankaŭ favoris la eblon ordini virojn nuptitajn je pastroj. La iniciativon Aufruf zum Ungehorsam de aŭstraj pastroj li ankaŭ bonvenigis.[3]

Stecher estis entuziasma montgrimpanto[4], verkisto kaj pentristo. Kelkaj liaj verkoj ankaŭ videblis sur poŝtmarkoj kristnaskaj ekde 2005. Li entombigitis en la kripto de la Katedralo de Innsbruck.[5]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Ehrenzeichen des Landes Tirol (1981)
  • Ring des Landes Tirol (1987)
  • Honorcivitaneco de Innsbruck (1993) kaj de Velipoja en Albanio (pro vilaĝa evoluighelpo; 2003)
  • Großes Goldenes Ehrenzeichen mit dem Stern für Verdienste um die Republik Österreich (1993)
  • Honora doktoreco de la Universitato de Innsbruck por kreo de klimato de toleremo kaj dialogo (1994)
  • Predigtpreis (predikista premio) de la eldonejo Verlags für die Deutsche Wirtschaft (2010)
  • Grandoficireco de Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo
  • Honormembro de la amikara societo teologikursara Freunde der Theologische Kurse[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Kolozs: Die Bischöfe von Innsbruck – Paulus Rusch, Reinhold Stecher, Alois Kothgasser, Manfred Scheuer, Hermann Glettler, Verlag der Wagner'schen Universitätsbuchhandlung, Innsbruck 2018
  • Martin Kolozs: Tiroler 'Volksbischof', Schriftsteller und Maler: Bischof Dr. Reinhold Stecher (1921-2013). Biographie des Monats im Rahmen des Projekts Österreichisches Biographisches Lexikon (Jänner 2018)[rompita ligilo]
  • Andreas R. Batlogg / Klaus Egger (eld.), Dank an Reinhold Stecher. Perspektiven eines Lebens, Tyrolia Verlag, Innsbruck 2002, ISBN 3-7022-2413-0.
  • Manfred Scheuer, Brunnenbauer und Wanderprediger. Zum 90. Geburtstag von Reinhold Stecher, in: Reinhold Stecher, Der Gletscherhahnenfuß. Hoffnung und Ermutigung durch eine kleine Blume, Tyrolia Verlag, Innsbruck 2013, p. 111–117.
  • Martin Kolozs: Bischof Reinhold Stecher – Leben und Werk. Styria Verlag, Wien 2015, ISBN 978-3-222-13490-6.
  • Martin Kolozs: Zur höheren Ehre – Die Tiroler Priesterdichter Reimmichl, Bruder Willram, Josef Weingartner und Reinhold Stecher, Biographien, Universitätsverlag Wagner, Innsbruck 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]