Akuzo pri sango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miniaturaĵo de la rita mortigo, en 1475, de Simoneto el Trento. El la Norinberga Kroniko de Hartmann Schedel, 1493.

La akuzo pri sango aŭ “akuzo pri ofero de sango”, estas akuzo, ekdisvastiĝinta en la 11-a jarcento kaj daŭranta ĝis ĵusaj tempoj). kiu tre probable, almenaŭ parte, naskiĝis el kontraŭjudismo kaj sendube tiun kreskigis.

La akuzo estis uzata laŭlonge de jarcentoj ĝis la ĵusa epoko kiel montrus la masakro de judoj en la “Kielce” de 1946), por profiti de la antaŭvidita popola emocio kaj eksciti kontraŭjudajn sentojn. La akuzo konsistis el la religia kaj socia krimo de la kapto kaj vivofero de kristanaj infanoj mortigitaj por povi uzi la sangon en rito, iom religia iom venĝa, kontraŭ la persekutantaj kristanoj.

Kutime tiuj akuzoj startigis popolan amasan pogromo kontraŭ judoj, aŭ procesojn kiuj ofte konkludiĝis per la mortkondamno de la akuzitoj.

Fundamentoj de tiuj akuzoj[redakti | redakti fonton]

Historiistoj mencias ke ofte en la historioj ripetiĝis la fenomeno de akuzoj pri infanmortigo realigita ĉe popoloj malsimpatiaj kaj novaj religioj. Tio okazis rilate kristanojn dum la persekutoj de la Romia Imperio. Antaŭe rakontis greka sofisto Apiono ke oni diris ke judoj ne disdegnis oferi grekajn infanojn en ilia temploj, ripetante akuzojn jam elstarigitajn de Poseidonios kaj Apolonio Molono. La sama akuzo serioze kaj tragike aperis ĉe paganaj verkistoj kiuj konfuzis la Eŭkaristian kristan ritoferon kun fizika mortigo.

Historiistoj trovas ke la fenomeno realiĝis en diversaj kulturoj, eĉ islamaj, kaj psikologiistoj emas pensi ke la fenomeno havas siajn radikojn ĝuste en la homa psikologoj.

Ĉu nur psikologiaj kaj ĉiam nerealaj?

Ĉar la akuzoj estis ofte juĝataj de tribunaloj de proksimaj kaj malproksimaj landoj, kiuj, foje, praktikis ankaŭ la verdiktan liberigon, kelkaj restis kun la demando senresponda.

Ĉar akuzoj kun reala kondamno estis multaj kaj multlokaj, eblas kalkuli liston, ankaŭ pro kiu ke foje la “supozita“ viktimo estos onidire aŭ jure honorita per la titolo de Sanktulo aŭ Beatulo.[1]

Aparta kazo, evento kaŭzanta konsiderojn kaj rezultojn, okazis en Italio, kiam la socia fenomeno ĝin atingis en la 15-a jarcento. Temas pri la mortigo de infano Simonĉjo pri kiu estis akuzita judojn de Trento. La eklezia tribunalo mortokondamnis la akuzitojn kaj ekzekutigis dum la loka eklezio komencis favori la spontanan kulton al “beatulo” Simoneto. Sed kiam la afero atingis Romon, iniciate de iuj judoj kristaniĝintaj, ĝi ekscitis dubojn ĉe la Roma Kurio kiu hezitis rilate tiun kulton kaj, fine, Simoneto estis forigita ankaŭ el la listo de kultomeritoj en diocezo de Trento.

Ĉu nur frukto de fanatikismo?[redakti | redakti fonton]

La demando ree altiĝis kiam la temo estis frontita en la libro “Sangaj Paskoj” (2007) de la filo de la eksa roma rabeno Elio Toaff, nome Ariel Toaff docento en la Universitato Bar Ilan de Tel-Avivo. La aŭtoro, post polemikoj kaj negativaj recenzoj de la akademia medio, decidis ritirigi la libron, poste republikitan en dua eldono reviziita kaj korektita kaj ampleksigita.

La libro celis pritrakti la temon per historia kaj analiza metodo, kaj ne alskribis ĝenerale al la juda mondo la praktikon de la rita infanmortigo, sed ekskluzive al etaj flankaĵoj de (el la fundamentalistaj rotoj) aŝkenazitaj judoj. Kaj ĉio sub la lenso de hipotezo. Laŭ li, eblis ke ne ĉiuj procesantaj juĝistoj trompiĝis aŭ kontraŭkonscience sintenis. Tamen, Ariel Toaff trafis unuanimajn kritikojn pro la noveco de la tezo kiu kontraŭdirus fortikan punkton de la persekuto kontraŭjuda, kaj ne nur ĉe unuanima juda flanko sed ankaŭ ĉe nejudaj historiistoj kaj spertuloj, negative reagis[2] kiel Massimo Introvigne, Diego Quaglioni, Adriano Prosperi kiuj kontestis la metodon kaj la konkludojn pro tio ke la aŭtoro ne fundiĝu sur iu ajn pruvo.

Ariel Toaff estis devigita ritiri la libron, ankoraŭ en la presejo, kaj estis eloficigita el la posteno de docento. En la intelektula silento en la defendo de la libera kulturo, reagis, sendepende de la enhavo de la libro, Franco Cardini kiu malaprobis la metodon de la senzurantoj kaj la maldungon de la aŭtoro. [3]

La tezo pri la neokazigo de la sangaj paskoj trovus kroman fundamenton en la fakto, kiel rimarkigos la katolikiĝintaj judoj komisiitaj pti enketo de Frederiko imperiestro de la Sankta Romia Imperio por ke estu montrata la ebleco aŭ neebleco de la sanga infanofero en la kazo de Fulda[4], ke la sango estas en abomeno ĉe la Juda tradicio, malgraŭ la biblia atento de Dio pri la viktimo holokaŭstigita. La kazo, se okazis, malrespektis tiujn urĝajn kaj senesceptajn normojn.

En la tradicia judismo, fakte, (ĉiu nuna ortodoksa pensfluo) la sango (kaj la vivo) havas valoron tiom altan kaj sanktan ke ne eblas, senescepte, ke ĝi estu malŝate tretita aŭ konsumita en iu ajn cirkonstanco.

La Casherut (amplekso de judaj normoj pri nutraĵoj), bazitaj sur pasaĵoj de la Torao, preskribas ke kiam oni buĉas beston, tiu estu tute sensangumita kaj ke la sango estu kovrita per sablo aŭ segaĵo; la reguloj koncernantaj la puron de la geedza paro altrudas, krome, ke la virino dum sia monataĵo dormu separita el sia edzo por eviti kontakton kun la sango. Tio, tamen, ne ekskludas la uzon de la besta sango por religiaj ritoj.

Tekstoj de Talmud kaj Miŝno, entenanta leĝojn kaj komentariojn, malpermesas kontakton kun la sango, ĉiam laŭmaniero kategoria.

La lasta proceso bazita sur akuzo pri sango estis celebrita en Kijivo en 1913 kontraŭ Menachem Mendel Teviev Beilis kiu tamen estis liberigita.

Nazioj profitis de tiu akuzo kaj de pasintaj enprocesigitaj kazoj por nutri sian kontraŭjudan propagandon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ kutimo tradicia, la konstato mem pri la martiriĝo laŭleĝigas la titolon de beatulo kaj la kulton post la aprobo de la episkopo de la diocezo.
  2. Tio okazis precipe en Italio ĉar Ariel Toaff estas filo de eksa roma rabeno, kaj publikigis en la itala kaj ĉe eldonisto itala (Il Mulino).
  3. Il caso Ariel Toaff. Una riconsiderazione (Pri la kazo de Ariel Toaff. Konsidero), Dati Editore.
  4. La kazo de Fulda, en la 13-a jarcento, estas la unua konata epizodo de akuzo pri juda rita infanmortido de kristana infano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ruggero Taradel, L'accusa del sangue. Storia politica di un mito antisemita, Roma: Editori Riuniti, 2002.
  • Furio Jesi, L'accusa del sangue. La macchina mitologica antisemita, Torino: Bollati Boringhieri editore, 2007.
  • Ariel Toaff, Pasque di Sangue - Ebrei d’Europa e omicidi rituali, Unua eldono ritirita, 2007; Pasque di Sangue, dua eldono vreviziita kaj korektita, 2008.
  • Franco Cardini, Il caso Ariel Toaff. Una riconsiderazione (Pri la kazo de Ariel Toaff. Konsidero), Dati Editore, 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]