Massimo Introvigne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KATOLIKAJ SCIENCULOJ
“Massimo Introvgne”
Massimo Introvigne
nomo = Massimo
familia nomo = Introvigne
nacio = Flago-de-Italio.svg Italio
naskiĝoloko = Romo 4-a de junio 1955
diplomoj = bakalaŭro pri teologio kaj filozofio, magistreco en sociologio
aktivecoj = sociologo, filozofo, verkisto, kreinto de internaciaj studcentroj
fondisto = de CESNUR, Cescor, Cespoc
verkisto = de 60 libroj kaj centoj artikoloj
internacieco = CESNUR familiiĝis en diversaj landoj, kie kunlaboras fakaj docentoj
celoj = esploro pri la novaj religioj kaj pri la religia diskriminacio kaj ori la kristanofobio
apartaĵo = “la scienco sendependiĝu el personaj konfesoj aŭ partianiĝoj”

Massimo Introvigne (Roma, 14-a de junio (1955) estas sociologo, filozofo kaj itala verkisto.

Li estas ankaŭ la fondisto kaj direktoro de Centro S'tudoj pri la Novaj Religioj, kiu estas fakte internacia retejo de esploristoj pri religiaj movadoj. M. Introvigne ekde 31-a de decembro 2011 investiĝis, ĉe OSKE (Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo), per la rolo de Konsultindulo por la lukto kontraŭ rasismo, ksenofobio kaj diskriminacio, kun aparta atento pri la diskriminacio kontraŭ kristanoj kaj membroj de aliaj religioj. De junio 2012 li estas kunordiganto de la Observatorio de la Religia Libereco konstituita ĉe la Itala Ministerio de la Eksterlandaj Aferoj.

Introvigne estas membro de la sekcio “Sociologio de religio” de la Itala Asocio de Sociologio[1] kaj estas aŭtoro de pli ol 60 libroj, inter kiuj la Enciclopedia delle religioni in Italia, kaj de centoj da artikoloj en la kampo de sociologio de religio.

Li estas ankaŭ konsilisto pri industria proprieto, kaj specialisto pri Intelekta propraĵo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel li mem informis en parta raporto membiografia prezentita en la jara kongreso de Academy of Religion en Ĉikago 2008[2], la atentoj pri la nekristanaj religioj reiras al la junaĝo kaj al la legado de aventuraj romanoj de aŭtoroj kiel Emilio Salgari, Rudyard Kipling kaj Luigi Ugolini (aŭtoro en 190 de la romano L'isola non trovata = La insulo netrovita), en kiuj estis priskribitaj Hinduismo, Islamismo kaj aliaj religioj tiam malmulte konataj en Italio. Ankaŭ la laŭkajera enciklopedio Le grandi religioni del mondo (La grandaj religioj de la mondo), publikigita en 1964 per la eldonisto Rizzoli, kiun li devote akiradis ĉe gazetbudo naŭjare aĝante, ekzercis, laŭ la informoj ĉe la aludita raporto, lian konstantan influon-

Decida por la maturiĝo de sia pasio estis poste, laŭ la sama fonto, la vizitita liceo Istituto sociale en Torino estrata de Jezuitoj en la jaroj 1970-aj-1973-aj. En tiu liceo, tiam vizitita de estontaj kulturuloj kaj politikistoj, li konis Alleanza Cattolica (Katolikan Aliancon), asocio de katolikaj laikoj, al kiu li adheras kaj en kiu, ekde tiam, daŭrigas aktivi.

Sekve li akiris bakalaŭron en Filozofio ĉe la Pontifika Gregoria Universitato kaj la magistrecon en jurisprudenco ĉe la univeristato de Torino. Dum la studojaroj ĉe la Gregoria universitato li loĝas en la sama kolegio (Capranica) kie loĝas homoj kiuj poste fariĝos politikistoj aŭ epigonaj ekleziuloj en la regado de la Katolika Eklezio. La magistriga tezo temis pri la filozofia penso de John Rawls, poste publikigita ĉe la eldonisto Giuffré en la jaro 1983 per la tirolo I due principi di giustizia nella teoria di Rawls (la du principoj de justico en la teorio de Rawls); sed liaj interesoj iom post iom tranlokiĝis el filozofio al sociologio, kaj el sociologia interesiĝo pri la politiko al tiu pri la religioj.

Li specialiĝas pri la tematiko de la religiaj malplimultoj, en kiu li elmerĝas kiel unu el plej fekundaj italaj esploristoj. Ekde la partopreno (1987) en la kongreso de la Mormon History Association en [[Oksfordo], mormonisma organizo, interesiĝanta pri la historio de religioj, Introvigne ekaltiris la atenton de la internacia mondo kaj ekhavis la ideon pri la kreo de CESNUR, en tio kuraĝigita de svisa historiisto Jean-François Mayer kaj de usona advokato kaj historiisto Michael W. Homer.

Introvigne eklekciis ĉe la Athenaeum Pontificium Regina Apostolorum kaj en la akademia jaroj 2005-2006 ĉe la Papa universitato en Sankta Kruco. En la dua eldono de sia Nuovo manuale di sociologia della religione (Nova manlibro pri sociologio de religio) Roberto Cipriani, jam lia universitata instruisto kaj jam prezidanto de la Itala Asocio pri Sociologio, difinas Introvigne "... unu el la plej konataj specialistoj pri la novaj religiaj movadoj”.[3]

Inter la la meritoj, kvankam ne la plej rimarkinda, altiras la atenton la kolekto de pli ol 60.000 libroj, nun disponigitaj por la publiko pere de la biblioteko de CESNUR, la internacia centro de li fundita en 1988 kiu kunigas akademiajn specialistojn pri religiaj malplimultoj de la tuta mondo. Tiuj libroj estis frukto de lia tutevasta tutviva interesiĝo pri la novaj religioj.

Nun li estas nacia vikaria reganto de la asocio Alleanza Cattolica kaj unu el la fondistoj de la Think tank.

Ekde 8-a de decembro 2010 Introvigne kunlaboras kun la reta ĉiutaĵo La Bussola Quotidiana.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Introvigne estas aŭtoro de pli ol 60 libroj, inter kiuj Le Nuove Religioni (1989) (la Novaj Religioj) la I Mormoni (Mormonoj, 1991), kaj editoro-redaktoro de novaj kolektivaj verkoj de la temo sociologio de religio. En 2001 li ĉefe redatoris la Enciclopedia delle religioni in Italia (Enciklopedio de la religio en Italio), kiu en 2006 havis duan eldonon kun la titolo Le religioni in Italia (la religioj en Italio), kaj la trian en 2013 revenante tamen al la unua titolo. En 2010 li publikigis ampleksan sintezon, pli ol 400 paĝoj, de siaj nombraj eseoj pri satanismo kun pa titolo I satanisti. Storia, riti e miti del satanismo (Satanistoj. Historio, ritoj kaj mitoj de satanismo. 2010). Li ankaŭ publikigis centojn da artikoloj en sciencaj revuoj en almenaŭ 12 landoj de la mondo.[4].

En la medio de la "sociologio de religioj", Introvigne estas konata precipe pro lia kontribuo al la skolo de la teorio de la religia ekonomio, fondita de Rodney Stark kaj Lawrence Iannaccone en Usono. Tiu socia teorio aplikas la metodojn elpensitajn por la ekonomia scienco al la studo pri la religio kiel socia fenomeno, kaj uzas aparte la metaforon de "religia merkato" kie "religiaj firmaoj" konkurencas per la lojaleco de la "religiaj konsumantoj". Ĉukaze, kiel Introvigne rimarkas, tiu teorio ne reduktas la religion al pura Merkatiko sed male ĝi donas apartan rimarkon al "produkto" kiu movas "religiajn firmaojn", nome al la doktrino.

Kun Rodney Stark, Introvigne kompilis kaj publikigis en 2003 Dio è tornato. Indagine sulla rivincita delle religioni in Occidente (Piemme, Casale Monferrato = Dio revenis. Esploro pri la revenĝo de la religioj en Okcidento) kaj kun Lawrence Iannaccone, en 2004, Il mercato dei martiri. L'industria del terrorismo suicida (Lindau, Torino = La merkatiko de la martiroj. La industrio de la memmortiga terorismo). La specifa kontrobuo de Introvigne al la teorio de la religia ekonomio elmerĝas el la volumo de 2004 Fondamentalismi. I diversi volti dell'intransigenza religiosa (Piemme, Casale Monferrato = Fundamentismoj. La diversaj vizaĝoj de la religia maltolero), kie estas aplikataj al la fundamentismoj la teorio de la religia ekonomio. Tiu teorio kritikas la nocion de sekularigo kaj subtenas ke la religio nenimaniere estas malaperanta en Okcidento, same kiel male subtenas la teorio de la sekularigo.

Cesnur[redakti | redakti fonton]

Vidu CESNUR Introvigne fondis 1988 en Torino la CESNUR (Centro Studi sulle Nuove Religioni = Centro po Studo pri la Novaj Religioj), centro por esploro pri la religia plurismo kaj pri religiaj malplimultoj. Tiu estas la internacia centro produktiga kaj disvantiganta la tutan verkaron kaj opiniaron de Massimo Introvigne.

OSKE kaj la Observatorio pri la religia libereco[redakti | redakti fonton]

Ekde la 5-a de januaro 2011 Introvigne, kiu laŭlongtempe okupiĝis pri diskriminacio kaj maltotero kontraŭ kristanoj aŭ kristanofobio [5], plenumis en la medio de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo la rolon de Reprezentanto pri la lukto kontraŭ rasismo, ksenofobio kaj diskriminacio, kun aparta atento al la diskriminacio kontraŭ kristanoj kaj membroj de aliaj religioj. [6]. Meze de liaj aktivecoj, li sukcesis organizi en Romo verticon (11-a de septembro 2011) pri la krimoj pro malamo kontraŭ kristanoj, dum kiu li montris tabelon kun la kreskiĝanta nombro de kristanoj matirigitaj (105.000 nur en unusola jaro). [7]

Cespoc[redakti | redakti fonton]

Introvigne aktivis ankaŭ kiel kunfondinto de CESPOC[8], “Centro por Studoj pri la Kulturo Popola”, internacia centro kiu kolektas, katalogas kaj studas popolajn falsciklojn, popolajn romanojn kaj bildstriojn... kaj disponigas por la publiko vastan bibliotekon.

En 2008 Introvigne, kun aliaj, publikigis en la retejo de CESNUR bibliografion de pli ol 11.000 bilstrioj, kie ĝuste aperas vampiroj, anglalingve publikigitaj ekde 1935 ĝis 2000[9].

Cescor[redakti | redakti fonton]

Introvigne aperas ankaŭ inter la fundistoj, kaj nun en ĝi aktivas kiel prezidanto, CESCOR[10], Centro de Historiaj studoj pri la kontraŭ-Revolucio, kun sidejo en Torino (Italio), al kiu mem Introvigne kaj Alleanza Cattolica (Katolika Alianco) inspiriĝas.

Kritikante Dan Brown[redakti | redakti fonton]

Introvigne estis unu el la plej dokumentitaj kritikistoj de la The Da Vinci Code de Dan Brown tiam presentiĝanta kiel historia verko. Por tio li verkis la libron Gli Illuminati e il Priorato di Sion (La iluminitoj kaj la priorado de Sion) [11]kaj artikolis kaj prelegis senfinajn fojojn en tuta la mondo. Li celis pruvi ke nenion en tio dirata en tiu verko respektas la historion, kaj akuzis la aŭtoron pri antaŭjuĝoj kontraŭ la Katolika Eklezio. Dan Brown poste preferis paroli pri fantazia romana verko.

Lia Pensado pri la krizo de Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En 2006 Introvigne publikigis Il dramma dell'Europa senza Cristo. Il relativismo europeo nello scontro delle civiltà[12], (La tragedio de Eŭropo sena je Kristo. Eŭropa Relativismo en la konfratiĝo de civilizoj). Laŭ li la eŭropa krizo enradikiĝas precipe en la morala kaj filozofia relativismo. Pro tiu vidpunkto naskiĝis debatoj disputoj....

Kritikoj kaj respondoj[redakti | redakti fonton]

Kritikoj[13] estis adresitaj kontraŭ Introvigne pro lia atestaĵo favora al Scientologio okaze de proceso en Liono en 1996. Introvigne respondis ke mem atestis pri kaj ne por Scientologio, kaj ke mem rifuzis ne nur iun ajn kompenson sed eĉ repagon de la vojaĝo al Liono. [14]. La pozicio de Introvigne rilate Scientologion restas ĉiukaze pridiskutata ĉar ĝi estas pli inklina al la ebleco ke scientologio estas efektiva religio ol tion faras la opinio de multaj kritikistoj. [15].

Kritikoj alvenis kontraŭ Introvigne ankaŭ pro lia aparteno al la asocio Alleanza Cattolica (Katolika Alianco), ĉar tio breĉus lian neŭtralecon koncerne religiojn. Introvigne ĉiam respondis ke lia aktiveco en tiu asocio malsamas ol tiu efektivigita en CESNUR en kiu aliĝas kaj kunlaboras ankaŭ protestantoj, ortodoksuloj kaj agnostikuloj. Ili, do, estas senpededpaj unu de la alia.[16].

Iuj kritikistoj trovis motivon pro subteni la neneŭtralecon en la scienca esploro de Introvigne en la fakto ke li konfesas la katolikan vidpunkton rilate samseksemon: ke tiu estas tendenco regebla kaj superebla ĉar kontraŭnatura. Introvigne sindefende diris ke mem argumentas per la laikaj rezonadoj kaj ke la adhero al religio ne kunturbas sian sciencan proceduron: fakte ĉiuj scienculoj adheras al kelkaĵo: ideologio, religio, ateismo, agnostikismo kaj alio, sed tio, el si mem, ne infektas la konkludojn de la esploro. Krome la sciencaj rezultoj de la esploristo estas ĉiam reviziteblaj: tio, rilate la esplroojn de Introvigne, montras objektivecon...

Unu el la precipaj punktoj pro kiuj Introvigne estas kritikita, koncernas la sintenon de Introvigne rilate la funkcion kaj historion de la cerbolavado[17] kaj la informojn kiujn li liveras pri tiu temo pere de CESNUR. Introvigne respondis pri tiuj kritikoj en volumo titolita Il lavaggio del cervello: realtà o mito? (Cerbolavado: ĉu mito aŭ realo?).

Insista krititisto kontraŭ Introvigne estas Miguel Martinez. La kontrsto komenciĝis kun la publikigo de la eseo Defectors, Ordinary Leavetakers and Apostates: A Quantitative Study of Former Members of New Acropolis in France. Martinez estas eminenta eksa membro de Nova Akropolo, pri kies naturo kaj celoj li kontrastis kun Introvigne, kiu ankaŭ malkonsentis kun li pri la senco kaj historia funkcio de la apostatuloj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • I nuovi movimenti religiosi: Sètte cristiane e nuovi culti, Editrice Elle Di Ci (1990), ISBN 88-01-14260-9
  • Il ritorno dello gnosticismo (Nuove spiritualità), SugarCo (1993), ISBN 88-7198-216-9
  • I nuovi culti: Dagli Hare Krishna alla Scientologia (Uomini e religioni), Mondadori; 1. ed. Oscar Uomini e religioni (1990), ISBN 88-04-34057-6
  • Il satanismo (Collana religioni e movimenti), Elle Di Ci (1997), ISBN 88-01-00799-X
  • Gli Illuminati e il Priorato di Sion, ed. Piemme (2005), ISBN 88-384-1047-X
  • I Testimoni di Geova già e non ancora, Edizioni Elledici, Leumann 2002, ISBN 88-01-02375-8
  • Il dramma dell'Europa senza Cristo, ed. Sugarco, 2006, Milano, ISBN 88-7198-513-3
  • Attacco a Benedetto XVI. Il papa, la pedofilia e il documentario «Sex, crimes and the Vatican», Fede & Cultura, Verona, ISBN 978-88-89913-48-2}}
  • Il segreto dell'Europa, ed. Sugarco, 2008, Milano, ISBN 978-88-7198-540-4
  • Una battaglia nella notte. Plinio Corrêa de Oliveira e la crisi del secolo XX nella Chiesa, ed. Sugarco, 2008, Milano, ISBN 978-88-7198-564-0.
  • I satanisti. Storia, riti e miti del satanismo, ed. Sugarco, 2010, Milano, ISBN 978-88-7198-587-9
  • Il simbolo ritrovato. Massoneria e società segrete: la verità oltre i miti, Piemme, Milano 2010
  • Tu sei Pietro. Benedetto XVI contro la dittatura del relativismo, ed. Sugarco, 2011, Milano, ISBN 978-88-7198-606-7
  • Islam. Che sta succedendo? Le rivolte arabe. La morte di Osama bin Laden. L'esodo degli immigrati, ed. Sugarco, 2011, Milano, ISBN 978-88-7198-618-0
  • L'eredità di Benedetto XVI. Quello che Papa Ratzinger lascia al suo successore Francesco, ed. Sugarco, 2013, Milano, ISBN 978-88-7198-655-5

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Massimo Introvigne, Gli Illuminati e il Priorato di Sion. La verità sulle due società segrete del Codice da Vinci e di Angeli e demoni
  2. [2] Massimo Introvigne, Twenty Years of CESNUR]
  3. Roberto Cipriani, Nuovo manuale di sociologia della religione, 2ª edizione, Borla, Roma 2009, p. 470.
  4. Lia kompleta bibliografio troveblas en la Retejo de CESNUR]
  5. Massimo Introvigne - Bibliografio
  6. Italiano il nuovo rappresentante OSCE contro la persecuzione religiosa - LASTAMPA.it
  7. Oni vidu ankaŭ: [3] Diciottesimo Consiglio Ministeriale dell’Organizzazione per la Sicurezza e la Cooperazione in Europa (OSCE), 6 dicembre 2011.
  8. CESPOC - Center for Studies on Popular Culture - Centro Studi sulla Popular Culture
  9. English-Language Vampire Comics, 1935-2000.
  10. CESCOR - Centro Studi storici sulla Contro-Rivoluzione
  11. Gli Illuminati e il Priorato di Sion, Piemme, Casale Monferrato 2005
  12. (Sugarco, Milano)
  13. Kritikoj kontraŭ Introvigne
  14. [4] Il fantasma della libertà. Le controversie sulle "sette" e i nuovi movimenti religiosi in Europa] testo della lezione tenuta il 14 gennaio 1997 all’Università di Torino
  15. CESNUR - Massimo Introvigne: articolo su Seminarium.
  16. CESNUR - Blacklisting or Greenlisting? A European Perspective on the New Cult Wars
  17. IDIS-DPF: Il "lavaggio del cervello"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vikiquote entenas citaĵoj de Massimo Introvigne:[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]