Jurfilozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Personigo de jurfilozofio (Ernst Hähnel, piedestalo de la monumento de imperiestro Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio), Prago, Ĉeĥio)
Justiculino - personigo de justeco (Lucas Cranach la Maljuna, 1537. Amsterdamo, Fridart Stichting)

Jurfilozofio estas branĉo de filozofio, kiu pritraktas la filozofiajn fundamentojn, kiuj regas la kreon kaj la aplikadon de juro. Ĝi serĉas respondojn por demandoj kiel kio estas juro? Kia estu juro? Kio pravigas juron? Kio estas la kriterio de justo de juro? Kial juro estas deviga? Kio estas konstanta en la historio de juro en diversaj socioj? Se juro ŝanĝiĝas, ĉu eblas trovi la kialojn de ĝiaj ŝanĝiĝoj?

Krom serĉi respondoj por tiaj demandoj, esplorataj per logiko kaj rezonado, ankaŭ estas tasko de jurfilozofio kritiki jurajn normojn laŭ valoroj pri justo kaj sekuro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]